The Esperanto Language as a Literary Medium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
The Esperanto Language as a Literary Medium
Aŭtoro Margaret G. Hagler
Eldonjaro 1972
Urbo Ann Arbor
Eldoninto University Microfilms
Paĝoj 436
vdr

The Esperanto Language as a Literary Medium [Esperanto kiel Literatura Esprimilo], subtitolita "A historical discussion of Esperanto literature, 1887-1970, and a stylistic analysis of translated and original Esperanto poetry" [1] [Historia pridiskuto de la esperanta literaturo, 1887-1970, kaj pristila analizo de tradukita kaj originala esperanta poezio] estas doktoriga disertacio prezentita en 1972 de Margaret Hagler en la Universitato de Indianao.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Post legado min iom mirigis, ke tia libro ne jam delonge ekzistas en Esperanto. Ĉi tiu libro meritas la plenan atenton de ĉiu interesiĝanta pri la Esperanta literaturo, tiel esperantisto kiel neesperantisto. La esperantistoj nepre profitu ĉi tiun libron kiel informilon ekster sia rondo : en prelegoj kaj ekspozicioj, sed ankaŭ ĝin legigante al konatoj.
Post kvar enkondukaj ĉapitroj la ĉapitroj 5a kaj 6a donas historion de la Esperanta literaturo kaj la ĉapitroj 7a kaj 8a analizas kelkajn Esperantajn poemojn originalajn kaj tradukitajn. La ĉapitroj 5a kaj 6a donas la plej kompletan historion de la Esperanta literaturo nun ekzistantan. Grandaj partoj de ĉi tiuj ĉapitroj (ekzemple p. 100-102) konsistas el longaj listoj de senenhavaj nomoj kun tro malmulta karakterizo kaj valorjuĝo.
La unuan periodon (ĝis 1919) ŝi supertaksas, skribante : "La kvalito de la literaturo (en tiu periodo) diferencis sendube simile kiel tiu de literaturo en lingvoj etnaj kaj naciaj" (p. 105). Literaturhistorie ĝi havis certan signifon kiel tempo de prepara laboro, sed ĝia arta nivelo estis tre malalta. Ankaŭ en la ĉapitro 8a ŝi ĝin forte superprezentas per 5 poemoj kontraŭ la multe pli grava 3a periodo (post 1939) per nur 3. Tio estas precipe danĝera en libro destinita por neesperantistoj : tiel miksante gravajn verkojn kun malgravaj, nian literaturon ni riskas nur senkreditigi.
En la ĉapitro 7a ŝi montras per pluraj ekzemploj la plenan egalvalorecon de Esperanto al la naciaj lingvoj por la tradukado de literaturo, ankaŭ poezio. Nur ŝia argumentaro sur la paĝo 245a, ke la Esperantaj tradukoj de "Hamlet" de Shakespeare estas "esence" pli koncizaj ol la originalo, ĉar ili entenas malpli da vortoj, estas ne konvinka. Sinteza lingvo (kaj Esperanto estas multe pli sinteza, ol la angla lingvo) esprimas grandparte per afiksoj kaj gramatikaj finaĵoj, kion analiza lingvo esprimas per apartaj finaĵoj, kaj tial tre ofte bezonas malpli da vortoj por esprimi la saman penson.
En la ĉapitro 8a por alirebligi Esperantajn poemojn por neesperantistoj ŝi aldonis tradukojn. Ilin ŝi devis plejparte mem verki. Oni sentas, ke vere kapabla verstradukisto povus verki tradukojn pli belajn. Ŝiaj tradukoj, plejparte en formoj versteknike pli facilaj ol la originalo, ne legiĝas kiel grandiozaj artverkoj proprarajte. Sed por sia celo, kune kun la originalo sentigi al la leganto la belecon de la originalo, ili sufiĉas.
Tial mi konsentas kore ŝian rekomendon traduki gravajn verkojn de la Esperanta literaturo en naciajn lingvojn (p. 380). Ŝi kiel literaturhistoriisto, malgraŭ eraroj en detaloj, faris sian eblon por diskonigi la Esperantan literaturon ekster la Esperanta movado; nun la tradukistoj faru sian eblon! 
— marto 1973, W.A. Verloren van Themaat, Esperanto, 807 (3), p. 53

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]