The Lucky One

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Lucky One
filmo
Originala titolo The Lucky One
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 26 apr. 2012, 19 apr. 2012, 2012
Ĝenro amafera filmo, filma dramo, milita filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Alar Kivilo
Reĝisoro(j) Scott Hicks
Produktisto(j) Denise Di Novi
Scenaro Nicholas Sparks • Will Fetters
Loko de rakonto Luiziano
Muziko de Mark Isham
Rolantoj Zac Efron • Taylor Schilling • Jay R. Ferguson • Blythe Danner • Adam LeFevre • Douglas M. Griffin • Joe Chrest • Riley Thomas Stewart • Sharon Conley
Produktinta firmao Warner Bros. 
Village Roadshow Pictures
IMDb
vdr

The Lucky One estas usona romantika drama filmo de 2012 reĝisorita de Scott Hicks. En ĝi ĉefrolas Zac Efron kiel Logan Thibault usona marsoldato, kiu dum militsesrvo en Irako trovas foton de juna virino (Taylor Schilling), portas ĝin ĉirkaŭe kiel bonŝanca amuleto, kaj poste elspuras la virinon, kun kiu li estigas amrilaton.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum unu el liaj misioj en Irako, Logan Thibault trovas foton de ridetanta juna virino preskaŭ entombigita en la dezerto. Vidante ke neniu postulas la foton ĉe la armea bazo, Logan decidas konservi ĝin por li mem. Ekde tiu momento li komencas havi bonŝancon, li postvivas bombon kiu mortigas du el liaj kunuloj. Unu el liaj amikoj konsideras ke la knabino en la foto estas lia amuleto kaj ke danke al ŝi li daŭre vivas.

Kiam li revenas en Usonon, li serĉas la virinon en la foto, trovante ŝin en la urbo Hampton (en la stato de Norda Karolino). Beth Clayton (Taylor Schilling) estas nekredeble forta persono. Logan fine laboras ĉe la hundejo de la familio, eĉ sen scii kion li faris, kaj dum sia restado li sentiĝos forte altirita al Beth. Li timas, ke lia sekreto povus ruinigi la mirindan amrakonton, kiu ĵus komenciĝis.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Zac Efron kiel Logan Thibault
  • Taylor Schilling kiel Elizabeth "Beth" Green
  • Blythe Danner kiel Ellie
  • Jay R. Ferguson kiel Keith Clayton
  • Riley Thomas Stewart kiel Benjamin "Ben" Clayton
  • Adam LeFevre kiel juĝisto Clayton
  • Joe Chrest kiel deputito Moore
  • Ann McKenzie kiel Charlotte Clayton
  • Kendal Tuttle kiel Drake "Aces" Green
  • Robert Terrell Hayes kiel Victor
  • Russ Comegys kiel Roger Lyle
  • Sharon Morris kiel Miller

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Lucky One (angle). Alirita 2023-03-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]