The Piano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Piano
filmo
Originala titolo The Piano
Originala lingvo angla lingvo • maoria lingvo • signolingvo
Kina aperdato 1993, 12 aŭg. 1993
Ĝenro filma dramo, melodrama
Kameraado Stuart Dryburgh
Reĝisoro(j) Jane Campion
Produktisto(j) Jan Chapman
Scenaro Jane Campion
Filmita en Nov-Zelando
Loko de rakonto Nov-ZelandoNelsonSkotlando
Muziko de Michael Nyman
Rolantoj Harvey Keitel • Anna Paquin • Sam Neill • Holly Hunter • Tungia Baker • Bruce Allpress • Genevieve Lemon • Cliff Curtis • Pete Smith • Ian Mune • Kerry Walker
Produktinta firmao Jan Chapman Productions 
Ciby 2000 
Australian Film Commission
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • AACTA Award for Best Film • AACTA Award for Best Production Design • AACTA Award for Best Sound • AACTA Award for Best Editing • AACTA Award for Best Direction • AACTA Award for Best Costume Design • AACTA Award for Best Actress in a Leading Role • AACTA Award for Best Cinematography • AACTA Award for Best Original Music Score • AACTA Award for Best Original Screenplay • AACTA Award for Best Actor in a Leading Role • BAFTA Award for Best Actress in a Leading Role • César Award for Best Foreign Film • Ora Palmo • Golden Globe Award for Best Actress – Motion Picture Drama • Cannes Film Festival Award for Best Actress • New York Film Critics Circle Award for Best Actress • Independent Spirit Award for Best Foreign Film • London Film Critics Circle Award for Film of the Year • London Film Critics Circle Award for Actress of the Year • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Actress • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Director • National Society of Film Critics Award for Best Actress • National Board of Review Award for Best Actress • National Society of Film Critics Award for Best Screenplay • New York Film Critics Circle Award for Best Director • Writers Guild of America Award for Best Original Screenplay • National Board of Review: Top Ten Films • AACTA Award for Best Sound
IMDb
vdr

The Piano (La piano) estas filmo de 1993 kunproduktorita de Novzelando, Aŭstralio kaj Francio pri muta pianistino kaj ŝia filino, kun agado okazinta en tre aparta loko de Novzelando meze de la 19-a jarcento. La filmo estis verkita kaj reĝisorita de la novzelanda Jane Campion, kaj stelulita de Holly Hunter, Harvey Keitel, Sam Neill kaj Anna Paquin. La muzikbendo de la filmo estis komponita de Michael Nyman kaj iĝis furora vendosukceso. La protagonista aktorino Holly Hunter ludis la pecojn en la scenoj, kaj ankaŭ instruis ludadon per piano al Anna Paquin.

La filmo premieris la 15an de majo 1993 en la Festivalo de Cannes, en kiu Holly Hunter ricevis la premion al la plej bona aktorino kaj la filmo ricevis la Oran Palmon, ex-aequo (kunegale) kun Bàwáng Bié Jī de Ĉen Kajge.[1] En la 66a ceremonio de la Oskar-premioj ĝi ricevis ok kandidatiĝon, el kiuj finfine ĝi atingis tri premiojn: nome al la plej bona aktorino, al la plej bona duaranga aktorino kaj al la plej bona originala scenaro.[2] La filmo ricevis multajn aliajn premiojn en diversaj festivaloj kaj kinkonkurencoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

The Piano rakontas la historio de skota virino, Ada McGrath (Holly Hunter), kies patro estis vendinta ŝin edzine dedistance al viro, Alistair Stewart (Sam Neill), kaj sendinta ŝin kun ŝia infana filino Flora (Anna Paquin) kaj ŝia piano vivi kun sia ĵusa edzo al Novzelando. Ada neniom parolis dum jaroj, anstataŭante sian voĉon per la pianomuziko, dum ŝia filino helpas ŝin kiel tradukistino komunike pere de signolingvo.

Ada kaj Flora alvenis perŝipe en Novzelandon, kaj estis forlasitaj kun siaj propraĵoj fare de la ŝipanaro. Ŝia ĵusa edzo devigas ŝin abandoni la pianon sur la strando, kaj li poste vendas ĝin al George Baines (Harvey Keitel), najbaro de Stewart, entuziasmulo de la pianomuziko, kiu dekomence petas al Ada, ke ŝi ludu pianon al li instrucele; ŝi akceptas ludi pianon, sed li sekve proponas pakton, ke ŝi plue pianludu kondiĉe ke ankaŭ li rajtu tuŝi ŝin. Ekde tiam startas rilaton inter Ada kaj George, kio markos la estontecon de la historio.

Nova paktopropono konsistas, ke li rajtu amori kun ŝi kontraŭ ricevo de la pianposedo (po unu klavo). La rilato plifortiĝas kaj la filino ne kontentas kun la afero; la edzo ĵaluzas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Aktoro Rolulo
Holly Hunter Ada McGrath
Harvey Keitel George Baines
Sam Neill Alisdair Stewart
Anna Paquin Flora McGrath
Kerry Walker Onklino Morag
Genevieve Lemon Nessie
Tungia Baker Hira
Ian Mune Pastro
Peter Dennett Ĉefa maristo
Cliff Curtis Mana
George Boyle Patro de Ada
Rose McIver Angel
Mika Haka Tahu

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Festival de Cannes, Awards 1993» (en angla). Arkivita el originalo la 2an de decembro 2010. Konsultita la 13an de decembro 2010.
  2. «Nominees & Winners for the 66th Academy Awards». The Academy of Motion Pictures Arts and Sciences (en angla). Arkivita el originalo la 8an de aprilo 2010. Konsultita la 13an de decembro 2010.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]