Theo van Gogh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉis komerciston Theo van Gogh.

Theo van Gogh en 2004

Theo VAN GOGH [Teo van Ĥoĥ] (la 23-a de julio 1957 - la 2-a de novembro 2004) estis nederlanda reĝisoro, televidisto kaj kolumnisto. Van Gogh estis konata nerasista kritikanto de islamo. La konata pentristo Vincent van Gogh estis prapraonklo lia.

Van Gogh naskiĝis en Hago. Post ĉeso de sia studo pri juro li iĝis reĝisoro. Lia debuto estis Luger (1981). Pro la filmoj Blind Date kaj In het belang van de staat li ricevis Oran Bovidon, la plej gravan nederlandan filmpremion. Kiel aktoro li rolis interalie en De noordelingen (1992). Krome li laboris por televido kaj verkis provokemajn kolumnojn.

Unu el la lastaj filmoj kiujn faris Van Gogh estis Submission, provokocela mallonga filmo laŭ scenaro de liberala somalidevena parlamentanino Ayaan Hirsi Ali pri turmentado de virinoj en islama kulturo. Ĝi vidigas torturitajn virinojn en travideblaj vestaĵoj; arabaj tekstoj el la Korano kiuj estas negativaj por virinoj estas kaligrafitaj sur ilia haŭto. Post la elsendo de la filmo televide, ambaŭ Van Gogh kaj Hirsi Ali ricevis mortminacojn.

Antaŭ sia morto li sin okupis pri filmo pri murdita nederlanda politikisto Pim Fortuyn.

Van Gogh murdiĝis per sep pafoj kaj du tranĉpikoj matene je la 2-a de novembro 2004 en homplena strato en la centro de Amsterdam. La poste kondamnita murdinto estis 26-jara amsterdamano kun nederlanda-marokana civitaneco ligita je terorismaj organizaĵoj.

Eksteraj ligiloj