Saltu al enhavo

Theodor Hellbrügge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Hellbrügge
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1919 (1919-10-23)
en Dortmundo
Morto 21-an de januaro 2014 (2014-01-21) (94-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
pediatro
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Theodor Friedrich Hellbrügge (n. la 23-an de oktobro 1919 en Dortmund; m. la 21-an de januaro 2014 en Munkeno[1]) estis germana pediatro, do kuracisto pri infana kaj adoleska medicino kaj fondinto kaj direktoro de la Infana Centro Munkeno (Kinderzentrum München), kiu traktas infanojn kaj en eksterhospitala praktikeja centro kaj ankaŭ hospitale.

Vivo kaj laboro

[redakti | redakti fonton]

Li kompletigis sian habilitiĝon en 1954 ĉe la Munkena Universitato, kie li estis nomumita lektoro en 1960. En la sama jaro li fondis la esplorcentron pri socia pediatrio kaj adoleska medicino, kaj ekde 1967 li tenis la unuan katedron pri socia pediatrio. Unu el liaj atingoj estas la enkonduko de la nun oftaj medicinaj infanaj preventaj ekzamenoj en Germanio. Fondante la Munkenan Infancentron, li establis la unuan socian pediatrian instalaĵon por evolua rehabilitado, frua detekto kaj frua terapio kaj socia integriĝo. Nun ekzistas pli ol 200 tiaj centroj en- kaj eksterlande.

En 1970 li estis la fondinto de la revuo Der Kinderarzt – Zeitschrift für Kinderheilkunde und Jugendmedizin ("La infankuracisto - revuo por pediatrio kaj adoleska medicino") kaj funkciis kiel ĉefredaktoro de la unua eldono ĝis 1992.

Profunda psikologia ekzameno de iamaj Lebensborn-infanoj

[redakti | redakti fonton]

Kiel infankuracisto Theodor Hellbrügge renkontis ses infanojn de la nazia projekto cinike nomita Lebensborn ("vivofonto") en 1946, kiuj en tiu tempo aĝis unu kaj duono ĝis du jaroj. La projekto Lebensborn estis malhumanceca projekto rasisme "bredi" plej "arjajn" homojn laŭ la nacisocialisma lingvouzo, per kombino de "idealaj" gejunuloj por fekundigo kaj gravedeco, kaj forprenado de la novnaskitoj al naziaj infanhejmo tuj post la naskiĝo, aŭ per perforta forpreno de novnaskitoj el la nazie okupitaj areoj de Eŭropo. La infanetoj je unua rigardo ŝajnis "frape belaj" al li. "En pli proksima inspektado," raportis la infankuracisto, "montriĝi, ke neniu el ĉi tiuj infanoj povis marŝi, kaj kelkaj apenaŭ povis sidi. Ili ne povis paroli, kaj ĉefe ili ne povis ridi." Mallonge: ili malkaŝis siajn hejmajn originojn tro klare.[2].

Jarojn poste, Theodor Hellbrügge kaj la psikologino Rosemarie Brendel provis trovi adresojn de Lebensborn-infanoj. De 1962 ĝis 1966 estis eble lokalizi 69 iamajn Lebensborn-infanojn. 40 el ili estis detale ekzamenitaj medicine, testpsikologie kaj laŭ ekzamenoj de profunda psikologio. Krome, ĉiuj disponeblaj dokumentoj pri tiuj junuloj estis studitaj. Psikologiaj testoj plurfoje malkaŝis signojn de nerealismaj sintenoj, perturboj en mediaj rilatoj, timo, manko de subteno, manko de emocio kaj inhibicio de kontakto ĉe la iamaj Lebensborn-infanoj. Pluraj junuloj balbutadis. Kvin ankoraŭ senintence urinis kaj fekis en aĝo de pli ol 17 jaroj. En multaj kazoj, estis gravaj edukaj malfacilaĵoj. Laŭ la ekzamenintoj, "ne malgranda nombro jam elstaris" pro kontraŭsocieco kaj krimeco.[3][4] La infanoj kun elektita genetika materialo, kiuj kreskis en hejmoj por iĝi "nordiaj gloruloj", evoluis tute malsame ol imagis iliaj naziaj "spiritaj patroj" ĉe siaj skribtabloj. Kiel la kuracisto Theodor Hellbrügge mem diris, ĉiuj esploroj kaj trovoj "indikas ke la travivaĵoj en frua infanaĝo estas decidaj por pli posta taŭgeco aŭ netaŭgeco por vivo."

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo Theodor Hellbrügge ("Theodor Hellbrügge mortis), en la regiona gazeto Merkur, alirita la 23-an de januaro 2014
  2. Lausch, E.: artikolo Nicht lachen, nicht weinen, nur schreien. Folge III. Heimkinder leiden an unheilbaren Verhaltensstörungen ("Ne ridu, ne ploru, nur kriu. Epizodo III. Infanoj prizorgataj suferas de nekuraceblaj kondutismaj malordoj", en la gazeto Die Zeit la 26-an de oktobro 1973
  3. Brisch, K. H.: libro Kinder ohne Bindung. Deprivation, Adoption und Psychotherapie ("infanoj sen ligiteco. Senigo, adopto kaj psikoterapio"), redaktita de Theodor Hellbrügge, eldonejo Klett-Cotta , 3-a eldono, Stuttgart 2006
  4. Hellbrügge, T.: instrua libro Handbuch der Kinderheilkunde. Band Soziale Pädiatrie ("Manlibro de pediatrio. Volumo socia pediatrio", eldonejo Springer, 1966 paĝo 391

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]