Thor Lange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thor Lange
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1851 (1851-04-09)
en Kopenhago
Morto 22-an de februaro 1915 (1915-02-22) (63-jaraĝa)
en Napadivka,  Ukrainio
Tombo Vestre Cemetery vd
Lingvoj francadana vd
Ŝtataneco Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago vd
Profesio
Okupo lingvistotradukisto • akademiulo • ĵurnalisto • biografo • diplomato • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thor Næve LANGE (naskiĝis la 9-an de aprilo 1851 en Kopenhago, mortis la 22-an de februaro 1915) estis dana verkisto kaj tradukisto.

Lange studis klasikan filologion ekde 1869 ĝis 1874. Li eklaboris en 1875 en Sankt-Peterburgo kiel instruisto de la latina kaj greka lingvoj, kaj la jaron poste iris al Moskvo. Li edziĝis en 1883 al rusa nobelino kaj mem estis adoptita en la rusan nobelaron en 1889. Tamen li konservis la danan civitanecon kaj plu tenis intensivan kontakton al sia originlando kaj dum periodo estis dana konsulo en Rusio.

Krom grekajn tragediojn Lange tradukis popolan lirikon el la rusa en la danan lingvon, sed ankaŭ el aliaj eŭropaj lingvoj (Fra fremmede Lande, 1876; Nogle Folkeviser, 1878; Gennem farvet Glas, 1894; Nocturner, 1897). Lia traduko de la Kanto pri la militiro de Igor (1888) estis inspira al komponistoj kiel Peter Heise kaj Peter Erasmus Lange-Müller. Krome li tradukis ankaŭ verkojn de samtempaj aŭtoroj kiel The golden legend de Longfellow kaj poemojn de Nikolaus Lenau.

Siajn vojaĝ-travivaĵojn kaj spertojn li publikigis en rakontoj kiel Rusland (1882), En Maaned i Orienten kaj I Danske Farver (1887) kaj portretoj kiel A. Tolstoj (1894). Liaj propraj aperis interalie en la volumoj Fjerne Melodier (1902), Strengespil (1906), I Danske Farver (1907) kaj Udvalgte Digte (1915).

Thor Lange ankaŭ tre favore recenzis la traktaĵon Videnskabens Fællessprog (Komuna lingvo de la scienco) de Vilhelm Thomsen en Berlingske Tidende la 12-an de majo 1905.

Fontoj[redakti | redakti fonton]