Thorgal
Thorgal estas franclingva belga serio de bildstrioj, kiu ĉefe temas pri la vivo de Thorgal Aegirsson, eksterterdevena homo edukita de la vikingoj, kaj liaj streboj por pace vivi kun sia familio en tiu kruela kaj perfortema mondo. Kvankam la desegno kaj la rakonto emas al granda realismo, priskribante kun ĝusteco la etoson de tiu tempo, la intrigo multe aludas al la nord-ĝermana mitologio kaj aliaj mitoj, kia tiu de atlantido, tiel ke tiun bildstrion oni ofte klasas en la fako Fantasto, eĉ se fojfoje ĝi entenas sciencfikciajn elementojn (la eksterteruloj).
Kreita fare de la fama belga scenaristo Jean van Hamme kaj la poldevena desegnisto Grzegorz Rosinski, la unua epizodo de tiu longa serio aperis en januaro 1977 je la belga eldonejo Le Lombard. Ĝi rapide fariĝis la plej fama fantasta bildstrio ĉe la franclingva scipovularo kaj ĝis nun 32 epizodoj aperis. La bildstriojn oni tradukis al multaj lingvoj, inter ili la angla, bretona, dana, germana, pola, sveda kaj la turka. Ekde 2007 (epizodo 30) la scenaristo estas Yves Sente.
Bildstrioj
- Ciklo de la Reĝino de la malvarmegaj maroj
- 1 : La Magicienne trahie (januaro 1977) ISBN 2803603586
- 2 : L'Île des mers gelées (oktobro 1980) ISBN 2803603594
- Sendependa bildstrio : La lando de Aran
- 3 : Les 3 Vieillards du pays d'Aran (oktobro 1981) ISBN 2803600013
- Ciklo de Brek Zarith
- 4 : La Galère noire (majo 1982) ISBN 2803600269
- 5 : Au-delà des ombres (aŭgusto 1983) ISBN 2803604078
- 6 : La Chute de Brek Zarith (junio 1984) ISBN 2803604515
- Grava bildstrio : La alia flanko
- 7 : L'Enfant des étoiles (septembro 1984) ISBN 2803604604
- Sendependa bildstrio : la insulo de Thorgal
- 8 : Alinoë (février 1985) ISBN 2803604825
- Ciklo de la lando Qâ
- 9 : Les Archers (septembro 1985) ISBN 2803605155
- 10 : Le Pays Qâ (aprilo 1986) ISBN 280360549X
- 11 : Les Yeux de Tanatloc (oktobro 1986) ISBN 2803605767
- 12 : La Cité du dieu perdu (oktobro 1987) ISBN 2803606399
- 13 : Entre terre et lumière (novembro 1988) ISBN 2803607131
- Grava bildstrio : La pordo de la horizonto
- 14 : Aaricia (majo 1989) ISBN 280360745X
- Sendependa bildstrio : La ŝafejo de Vlana
- 15 : Le Maître des montagnes (oktobro 1989) ISBN 2803607549
- Sendependa bildstrio : La kaverno de la lupino
- 16 : Louve (novembro 1990) ISBN 2803608456
- Sendependa bildstrio : La dua mondo
- 17 : La Gardienne des clés (junio 1991) ISBN 2803609320
- Ciklo de la nevidebla fortikaĵo
- 18 : L'Épée-soleil (aprilo 1992) ISBN 2803609886
- 19 : La Forteresse invisible (novembro 1993) ISBN 2803610523
- 20 : La Marque des bannis (septembro 1994) ISBN 2803611015
- 21 : La Couronne d'Ogotaï (novembro 1995) ISBN 2803611619
- 22 : Géants (novembro 1996) ISBN 2803612208
- 23 : La Cage (novembro 1997) ISBN 2803612755
- Sendependa bildstrio : Arachnopolis
- 24 : Arachnéa (aprilo 1999) ISBN 280361362X
- Sendependa bildstrio : La reĝlando de Zarh
- 25 : Le Mal bleu (novembro 1999) ISBN 2803614146
- Sendependa bildstrio : La Atlantido
- 26 : Le Royaume sous le sable (novembro 2001) ISBN 2803616653
- Ciklo : La barbaro
- 27 : Le Barbare (novembro 2002) ISBN 2803617757
- 28 : Kriss De Valnor (oktobro 2004) ISBN 2803620030
- 29 : Le Sacrifice (novembro 2006) ISBN 2803621983
- Ciklo : Jolan
- 30 : Moi, Jolan (oktobro 2007) ISBN : 978-2-8036-2265-8
- 31 : Le Bouclier de Thor (novembro 2008) ISBN : 2803624869
- 32 : La Bataille d'Asgard (novembro 2010) ISBN : 978-2803627547
Eksteraj ligiloj
greke Franclingva oficiala retejo greke Retejo de ŝatantoj (angle) greke[1]