Thorsten Torbjär

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thorsten Torbjär
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1893 (1893-12-13)
en Marstrands församling
Morto 10-an de oktobro 1951 (1951-10-10) (57-jaraĝa)
en Gotenburgo
Lingvoj svedaEsperanto
Okupo
Okupo instruistoesperantisto
vdr

Thorsten Pontus Valfrid TORBJÄR (torŝten turbjer), 1893–1951, estis sveda instruisto kaj esperantisto en Gotenburgo.

Esperantisto de 1929, li estis prezidanto de Sveda Instruista Esperanto-Federacio de 1932, kaj reprezentanto en Svedio por Internacia Pedagogia Revuo. Li ankaŭ estis kunlaboranto de Sveda-Esperanto Gazetara Informo-Servo. Laŭ EdE, li lerte organizis Esperanto-kursojn.

Torbjär estis edzigita al Karin, naskiĝita Lindstedt (1892–1984). Li naskiĝis en Marstrand en Bohuslän la 13-an de decembro 1893, kiel filo de Emelie, naskiĝita Karlsdotter, kaj la ŝipisto Pontus Svensson. Li mortis en Gotenburgo la 12-an de oktobro 1951.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Torbjär el la Enciklopedio de Esperanto.