Thunbergia grandiflora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Thunbergia grandiflora
Thunbergia grandiflora
Thunbergia grandiflora
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: lamialoj Lamiales
Familio: akantacoj Acanthaceae
Juss.
Genro: Thunbergia
Specio: Thunbergia grandiflora
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Thunbergia grandiflora estas ĉiamverda grimplanto en la familio Akantacoj.[1] Ĝi estas indiĝena de Ĉinio, Barato, Nepalo, Bangladeŝo, Hindoĉinio kaj Mjanmao kaj vaste naturigita aliloke.[2][3] Komunaj nomoj en Esperanto estus Bengala trumpeto, blua ĉielfloro ktp.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Plantoj povas kreski ĝis proksimume 20 metrojn je alteco kaj havi longan radiksistemon kun profunda pivotradiko.[1] La tigaj, kontraŭaj folioj, kiuj havas malglatan surfacon, estas sufiĉe variaj laŭ formo. Ili povas esti triangulaj aŭ ovalaj kaj la randoj povas esti dentecaj, lobaj aŭ glataj. Longo estas ĝis 200 mm kaj larĝo estas ĝis 60 mm,[1] kiuj estas tipe pli malgrandaj ol la tre simila T. laurifolia.

La bluaj ĝis malvkoloraj floroj estas proksimume 8 cm laŭlarĝe kun 4 cm longa tubo kiu estas palflava interne.[1] Tiuj estas sekvitaj per guŝoj enhavantaj semojn kiuj estas elĵetitaj plurajn metrojn post maturiĝo. Plantoj ankaŭ reproduktiĝas el segmentoj kiuj estas transportitaj de akvofluoj.[1]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Kun minimuma temperaturo de 10–13 °C (50–55 ), tiu planto estas kultivita kiel domplanto en mezvarmaj regionoj,[4] kaj akiris la Premion de Ĝardena Merito de la Royal Horticultural Society.[5][6]

La specio fariĝis grava media fiherbo en Aŭstralio sur ĝenita tero ĉe akvofluoj kaj en la malsekaj tropikoj kie ĝi sufokas alian vegetaĵaron. Ĝi estas ofte vidata norde de Sidnejo kie ĝi estis kultivita antaŭ multaj jaroj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 "Thunbergia grandiflora". Weeds Australia - Profiles. Alirita la 17an de Aprilo 2021.
  2. Thunbergia grandiflora Roxb..
  3. 3,0 3,1 Thunbergia grandiflora en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  4. (2008) RHS A-Z encyclopedia of garden plants. United Kingdom: Dorling Kindersley, p. 1136. ISBN 978-1405332965.
  5. RHS A-Z encyclopedia of garden plants. United Kingdom: Dorling Kindersley. 2008. p. 1136. ISBN 978-1405332965.
  6. "AGM Plants - Ornamental" (PDF). Royal Horticultural Society. Julio 2017. p. 102. Prenite 23a de Decembro 2018.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

  • Ilustraĵoj kaj priskribo en "The Botanical Register: Consisting of Coloured Figures of Exotic Plants Cultivated in British Gardens; with Their History and Mode of Treatment" (1820); plate 495

Taksonaj identigiloj[redakti | redakti fonton]

  • Vikidatumo: Q138397
  • Vikispecioj: Thunbergia grandiflora
  • AoFP: 183
  • APDB: 29351
  • APNI: 89807
  • APSA: 271-11-5
  • ATRF: Thunbergia_grandiflora
  • CoL: 56NYK
  • EoL: 596711
  • EPPO: THNGR
  • FoAO2: Thunbergia grandiflora
  • FoC: 242352257
  • GBIF: 5415456
  • GISD: 1319
  • GRIN: 36606
  • iNaturalist: 129036
  • IPNI: 117460-3
  • IRMNG: 10588123
  • ISC: 117524
  • ITIS: 182337
  • MoBotPF: 275279
  • NCBI: 504049
  • NZOR: 8a262e19-9e6b-4612-be4a-d08d16c628d7
  • Open Tree of Life: 823611
  • Planta Listo: kew-2436154
  • PLANTOJ: THGR3
  • POWO: urn:lsid:ipni.org:names:117460-3
  • Tropikoj: 100139
  • WFO: wfo-0000410024

Tiu artikolo estas traduko el la angla vikipedio "Thunbergia grandiflora"