Tibor Gönczi-Gebhardt
Tibor Gönczi-Gebhardt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gebhardt Tibor Pál |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1902 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de novembro 1994 (92-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 13-1-61 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (1918–1922) |
Okupo | |
Okupo | ilustristo grafikartisto poŝtmarkdesegnisto |
Tibor Gönczi-Gebhardt [gonci-gebhart], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gönczi-Gebhardt Tibor estis hungara grafikisto, unu el la plej signifaj afiŝistoj. Li kutime subskribis siajn verkojn kiel "Gönczi", foje kiel "Gebhardt".
Tibor Gönczi-Gebhardt [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1902 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de novembro 1994 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Gönczi-Gebhardt akiris diplomon en Reĝa Hungara Industriarta Lernejo en 1922. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Helbing kaj Jenő Haranghy. Post la diplomo li tuj havis laborojn pri afiŝoj, ĉiuspecaj reklamoj. Baldaŭ li kreis ilustraĵojn, ekslibrisojn, eĉ poŝtmarkoplanojn. Inter 1930 kaj 1962 li estis grafikisto en presejo. Dum la 2-a mondmilito li kreis heroajn afiŝojn por la Ruĝa Kruco, poste lia stilo adaptiĝis al la socialisma realismo. En 1952 li ricevis premion.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1976, 1995, 2006)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1948, 1953, 1958, 1973, 1976)
- Arthalo Budapeŝto (1953, 1961, 1966, 1986)
- Székesfehérvár (1995)
Liaj afiŝoj
[redakti | redakti fonton]- vidu la malsuprajn bildojn
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- anglalingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-26 per la retarkivo Wayback Machine