Tibor Kakuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Kakuk
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1924 (1924-04-23)
en Kápolnásnyék
Morto 2-an de aŭgusto 1994 (1994-08-02) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Tibor Kakuk, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kakuk Tibor estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Tibor Kakuk[1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1924 en Kápolnásnyék, li mortis la 2-an de aŭgusto 1994 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Kakuk maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1942, poste li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1948 (intertempe li estis soldato kaj militkaptito). En la sekva studjaro li estis asistanto, poste bestokuracisto en Kapuvár (1949–1950), pli poste en Hódmezővásárhely (1950–1952). Plej ofte li okupiĝis pri artefarita fekundigo, same ankaŭ baldaŭ jam kiel ĉefbestokuracisto inter 1952–1963. Li laboris en uzino pri vakcinoj inter 1963 kaj 1977, poste li fondis katedron en Altlernejo de Kaposvár kaj instruis en Agrikultura Universitato Pannon. Intertempe li akiris plian diplomon en Agrikultura Universitato (Gödöllő) en 1965 kaj li laboris eksterlande (Maroko (1973–1976), Alĝerio (1983–1986)). Li kandidatiĝis en 1991 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis medalon en 1991.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A külső nemiszervek izmainak összehasonlító anatómiája (kunaŭtoro, 1944)
  • Adatok a lovak myoglobinuriájához. – A bikák tasakhurutjának száraz kezelése. – A hüvelyelőesésről és annak gyógykezeléséről. (1952)
  • Önetetős csibenevelés. – A fölözött tej, mint baromfitakarmány. – Pecsenyecsirke-nevelési kísérletek. (1958)
  • A tyúktenyésztés kézikönyve (kunaŭtoro, manlibro, 1964)
  • Baromfitakarmányozás (kunaŭtoro, 1965)
  • Kacsa-, lúd-, pulyka- és gyöngytyúktenyésztés kézikönyve (kunaŭtoro, manlibro, 1968)
  • Báránynevelés és hizlalás (kunaŭtoro, monografio, 1976; pole: 1982)
  • Takarmányozástan (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1988)
  • Takarmányipari ismeretek. Takarmánytechnológia, gabonatárolás és keveréktakarmány-gyártás. (studenta lernolibro, 1993; 1998)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • premio fondita en 2000 en Kaposvár

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.