Tihamér Vujicsics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tihamér VUJICSICS [vujiĉiĉ], hungare Vujicsics Tihamér, serbe Тихомир Вујичић estis hungarlandana serba komponisto.

Tihamér Vujicsics

Tihamér Vujicsics naskiĝis la 23-an de februaro 1929 en Pomáz, li mortis la 19-an de aŭgusto 1975 en Damasko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Patro de Tihamér Vujicsics gvidis la serban ortodoksan eklezion. La juna Tihamér studis en la nacia muziklernejo en Budapeŝto, poste en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1948. Baldaŭe la politikaj rilatoj malboniĝis inter Hungario kaj Jugoslavio, tial li devis plulerni nur en muzika mezlernejo. Tiel li konatiĝis kun kolektado de popolmuziko kaj studis la muzikojn de Balkano. Baldaŭe li komponis akompanajn muzikojn por televiziaj filmoj. Li abrupte mortis pro akcidento de flugmaŝino.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 137 akompanaj melodioj por filmoj
  • Koncert 1961 (Koncerto en 1961), filmo

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • muzika lernejo en Szentendre
  • placo en Szentendre
  • Vujicsics együttes muzika orkestro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio