Tilio
Tilio | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Tilio estas holarkta genro de malvaloj, entenas 45 speciojn. Titlio estas granda falfolia arbo (20-30 m) kun korformaj folioj kaj flavecaj floroj, kies pedunklo kunkreskis kun la flaveca braketo, kiu helpas flugporti la semojn. Tilio havas Eŭropan devenon. Por la malnovaj slavoj ĝi estis sankta arbo.
Uzo
Kiel kuracplanto la brakteoj de tilio-semoj uzatas por kvietigi kaj dormigi. En eŭropa neolitiko tilio uzatis ofte por espartado. Kuracajn efikojn de tilia ŝelo kaj folioj priskribis jam la antikvaj aŭtoroj (Plinio, Vergilio, Kolumelo). La ŝelon oni uzadis kontraŭ lepro, la foliojn kontraŭ ŝvelaĵoj en buŝo kaj piedoj, la sukon kontraŭ troa elfalado de haroj. Tiliajn florojn oni en antikvaj tempoj kaj en mezepoko ne uzis.
Tilio floras mallonge, nur 12-14 tagojn. Pro granda kvanto da floroj , kiuj donas multan polenon kaj florsukon, ĝi estas grava “paŝtejo“ por abeloj. Unu tilia arbo en aĝo de 50-100 jaroj (ĝi ĝisvivas 600, ofte eĉ mil jarojn) donas 10 kg da mielo. Plukataj estas kompletaj flavecaj floroj kun la pedunklo kaj la braketo, komence de la florado (junio-julio), kiam floras jam ĉ. duono de la infloresko. La foliojn sekigu en ombra trablovata loko.
La drogo enhavas eteroleojn, mukajn substancojn, flavonoidojn, tilirozidon, saponinojn, karotenon kaj vitaminon C. La drogo efikas ŝvitige, malaltigas febrojn, helpas kontraŭ gripo, nazkataro, bronkito, pneŭmonio, inflamo de renoj kaj urinveziko, ĝi kuracas inflamojn de spiraj organoj kaj intestoj. Ĝi havas ankaŭ kvietigan efikon. Tizano: 10 g da tiliaj floroj verŝu per 200 ml da bolanta akvo kaj post kvaronhoro filtru. Trinku 2-3-foje tage. Dekokto de tiliaj floroj havas ankaŭ kosmetikajn efikojn: ĝi helpas purigi la haŭton kaj al la vizaĝo ĝi donas delikatan orkoloran nuancon. Precipe taŭga ĝi estas por homoj laborantaj en polva medio.
Karbo el tilia ligno helpas kontraŭ troacidiĝo de la digesta aparato, ĝi forigas toksajn substancojn, troajn gasojn (meteorismo) kaj helpas ĉe galaj kaj hepataj malsanoj. Pulvoro de tilia karbo estis uzata por produktado de pulvo kaj estis per ĝi ŝutataj ankaŭ vundoj kaj akneoj. Oni povas ĉiutage trinki tilian tizanon kun (aŭ sen) mielo aŭ sukero. Bona kombinaĵo estas tizano de tiliaj kaj sambukaj floroj aŭ tiliaj kaj timianaj floroj. [1]
Ĉefaj specioj
- Tilia americana
- Tilia amurensis
- Tilia caucasica
- Tilia chenmoui
- Tilia chinensis
- Tilia chingiana
- Tilia cordata - Etfolia tilio
- Tilia 'Harold Hillier'
- Tilia henryana
- Tilia hupehensis
- Tilia insularis
- Tilia intonsa
- Tilia japonica - Japana tilio
- Tilia kiusiana
- Tilia koreana
- Tilia laetevirens
- Tilia ledbourii
- Tilia mandshurica
- Tilia maximowicziana
- Tilia mexicana
- Tilia miqueliana
- Tilia 'Moltkei'
- Tilia mongolica
- Tilia oliveri
- Tilia parvifolia
- Tilia paucicostata
- Tilia petiolaris
- Tilia platyphyllos - Grandfolia tilio
- Tilia tarquetii
- Tilia tomentosa
- Tilia tuan
- Tilia x euchlora
- Tilia x europaea
- Tilia x varsaviensis
- Tilia x vulgaris
En beletro
Beletre, pro la kutimo planti tiliojn en vilaĝoj kaj urboj en lokoj kie iliaj ombroj estas aprezata, tiu arbo iĝis familiara trajto de tradicia germana vivo, kaj temoj en poemoj, ĉefe la plej fama germana "lied" : "Der Lindenbaum", poemeo de Wilhelm Müller surmuzikigita de Franz Schubert
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ Prelego de Stano Marček en la klubo La Verda Stelo en Antverpeno en oktobro 2014