Tira (Israelo)
| Tira | ||
| hebree: טִירָה, arabe: الطـّيرة | ||
| urbo | ||
Enveturejo en la urbon | ||
|
||
| Oficiala nomo: טִירָה / אל-טירה | ||
| Lando | Israelo | |
|---|---|---|
| Distrikto | Centra distrikto | |
| Historia regiono | Izraela reĝlando | |
| Supermara alteco | 75 m s. m. | |
| Koordinatoj | 32° 13′ 56″ N 34° 56′ 54″ O / 32.23222 °N, 34.94833 °O (mapo) | |
| Areo | 11,89 km² (1 189 ha) | |
| Loĝantaro | 22 600 (2009) | |
| Urbestro | Mamoun Abd al-Hay | |
| Horzono | IST (UTC+2) | |
| - somera tempo | ISST (UTC+3) | |
Tira (arabe الطـّيرة al-Tira, {en hebrea טִירָה), estas urbo en Israelo. Ĝi situas ĉ. 12 km sudoriente de Netanja kaj 8 km nordoriente de Kfar Saba.
Laŭ la stato de 2018 en la urbo Tira (Israelo) vivis 26 200 loĝantoj sur areo de 11,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 203 loĝantoj/km². La loĝantaro konsistas preskaŭ tute el muslimaj araboj. La urbostatuson Tira ricevis en 1991.
Ĝemeliĝo ekzistas kun Burg ĉe Magdeburg en Germanio.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Laŭ CBS ekzistas 10 lernejoj kun 4,735 lernantoj en la urbo. En 7 bazaj lernejoj estas 2,896 lernantoj, en 3 gimnazioj estas 1,839 lernantoj. 64.8% de la lernantoj en la 12a jaro ricevis diplomon de matureco en 2001.
En 2004 17.1% de la loĝantaro havis ĝis 8 jarojn de edukado, 55% havis 9 ĝis 12 jarojn, 11.8% havis 13 ĝis 15 jarojn, kaj 9.7% havis 16 aŭ pli jarojn. 10% havis akademian diplomon.
Lernejoj
[redakti | redakti fonton]- Al-Zahraa.
- Al-Najah.
- Al-G'azali.
- Al-Majd.
- Al-Aomareya.
- Junior High A.
- Junior High B.
- Amal 1- Ibrahim Qsaem High School.
- Technological High School.
- Tira's Science High School
- Multaj
- La studentoj de Tira estas inter la plej bonaj el la araba parto de Israelo. Multaj ricevis stipendiojn de Israelaj universitatoj kaj partoprenas en interŝanĝaj programoj kiel Y.E.S (Bureau of Educational and Cultural Affairs), Seeds of Peace kaj CISV.
Personoj
[redakti | redakti fonton]- Sajed Kaŝua, aŭtoro


