Sajed Kaŝua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sajed Kaŝua
Persona informo
سيد قشوع
Naskonomo سيد قشوع
Naskiĝo 31-an de julio 1975 (1975-07-31) (48-jaraĝa)
en Tira,  Israelo
Religio islamo vd
Lingvoj arabaPalestina araba dialektohebreamoderna hebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • poeto • publikigistoscenaristo • kolumnisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sajed KAŜUA (arabe: سيد قشوع, hebree: סייד קשוע; naskiĝis en 1975) estas Israela-Araba ĵurnalisto, manuskriptinto, verkisto kaj publicisto. Li havas satiran kolumnon en la Israela ĵurnalo "Haarec", kaj havis en la pasinteco kolumnon ĉe la revuo "Ha'ir". Kaŝua ricevis la Israelan "ĉefministran premion por Hebreaj verkistoj" en 2005, kaj ricevis la "Kugel" premion por literaturo en 2011[1]. Liaj libroj "Dancantaj Araboj", "Estu Mateno" kaj "Dua Singulara Persono" estis furorlibroj tradukitaj en pluraj lingvoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kaŝua naskiĝis en Tira al gepatroj de palestina deveno. En 1990 li estis akceptita al prestiĝa internulejo en Jerusalemo - Israela lernejo de scienco kaj arto[2]. Li studis sociologion kaj filozofion ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo, kaj tie li renkontis sian futuran edzinon. Post sia gradeco, Kaŝua estis dungita kiel raportisto por la ĵurnalo "Kol Ha'ir". Tie, li unue skribis revuajn artikolojn, kaj poste, fariĝis televida kritikisto kaj havis persona satira kolumno.

Dum la dua intifado Kaŝua ricevis multajn dungoproponojn el Israelaj ĵurnaloj, kaj li ofte aperis en televido. Kaŝua akceptis dungoproponon el la ĵurnalo "Jediot Aĥronot", sed baldaŭ la kontrakto nuliĝis.

En 2002 lia unua libro, "Dancantaj Araboj", estis eldonita, kaj ĝi farigis furorlibron, poste tradukita en sep lingvojn [3]. En 2004 eldonis lian duan libron, "Estu Mateno", tradukita en kvin lingvojn[3], kaj en 2010, lia tria libro, "Dua Singulara Persono", kiu estis tradukita en ses lingvojn[3]. Tiu libro ricevis la "Bernŝtein Premion" en 2011.

Kaŝua skribis la skripton de la komedio-dramo serio "Araba Laboro", kiu unue estis elsendita en 2007. La serio temas pri la arab-judaj rilatoj en Israelo, kaj ĝi parte estis bazita sur la kolumnoj de Kaŝua en la ĵurnalo "Haarec".

Ekde 2014 Kaŝua estas profesoro ĉe la Universitato de Ilinojo, kaj li instruas Israelajn Studojn.

En 2011 li ricevis la Kavaliron de la Ordeno de Artoj kaj Literaturo de Francio. En novembro 2014 aperis la filmo "Dancantaj Araboj", reĝisorita de Eran Riklis, verkita de Kashua.

En 2016, li rezignis ricevi honordoktorecon de Universitato Ben-Gurion de Negevo, pro la nuligo de premio de la universitato al la kontraŭokupacia organizo Ŝovrim Ŝtika.

Lia libro Estu Mateno (hebree: Vihi Boker) estis prilaborita al filmo kun simila nomo de Eran Kolirin. La filmo estis publikigita en 2021 kaj premierita ĉe la Festivalo de Cannes. Li gajnis la plej bonan filmpremion ĉe la Haifa Filmfestivalo kaj 7 Ophir Premioj.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Dancantaj Araboj (2002)
  • Estu Mateno (2006)
  • Dua Singulara Persono (2013)
  • La Filo de la Tero (2015)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]