Tiranosaŭredoj
Tiranosaŭredoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
skeleto de T. Rex en Naturmuzeo Senckenberg, Frankfurto (Germanio) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Fosilia
| ||||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tyrannosaŭredoj (Tyrannosauridae) estas familio de karnomanĝantaj dinosaŭroj, kies nomo venas de la malnovgrekaj vortoj tyrannos = 'tirano' kaj sauros = 'lacerto'.
Oni iam klasis tiranosaŭredojn kiel karnosaŭrojn kune kun la teropodoj, sed lastatempaj filogenetikaj studoj montris ke la tiranosaŭredoj estis celurosaŭroj, same kiel la ornitomimedoj kaj maniraptoroj. Sekve ili estas pli parencaj al la dromeosaŭredoj ol al aliaj grandaj dinosaŭraj rabobestoj kiel la alosaŭredoj. Malkovrado de bazaj 'celored'-similaj tiranosaŭroideoj helpis firmigi ĉi tiun ligon.
La trajtoj tipaj de tiranosaŭroj estas la larĝaj, masivaj kranioj, mallongaj, potencaj koloj, kaj reduktitaj 'brakoj' kun nur du fingroj. Inter lastaj malkovroj estas Jane, la plej kompleta juna T.Rex de la mondo.
- Pezo: ĝis 6,4 tonoj
- Longeco: ĝis 14 metroj
- Situo: Okcidenta Eŭropo, Nordameriko, Centra kaj Orienta Azio
- Periodo: Malfrua Kretaceo
Listo de Specioj
[redakti | redakti fonton]Inter la tiranosaŭredoj estas pluraj genroj kaj specioj, de kiuj Tyrannosaurus rex estas sendube la plej bone konata. Sekvas listo de ĉiuj konataj tiranosaŭraj genroj:
- Superfamilio Tiranosaŭroideoj
- (primitivaj tiranosaŭroj)
- Familio Tiranosaŭredoj
- Aublisodonto Aublysodon
- Deinodonto Deinodon
- Subfamilo Albertosaŭrenoj (Albertosaurinae)
- Gorgosaŭro Gorgosaurus
- Albertosaŭro Albertosaurus
- Subfamilio Tiranosaŭrenoj (Tyrannosaurinae)
- Alioramo Alioramus
- Tribo Tyrannosaurini
- Daspletosaŭro Daspletosaurus
- Tarbosaŭro Tarbosaurus
- Nanotirano Nanotyrannus
- Tiranosaŭro Tyrannosaurus