Tiririca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiririca
Tiririca en la Ĉambro
Tiririca en la Ĉambro
Bazaj informoj
Naskonomo Francisco Everardo OLIVEIRA SILVA
Naskiĝo 1-an de majo 1965 (1965-05-01) (58-jaraĝa)
en Itapipoca
Profesio humuristo, kantisto kaj politikisto
Persona informo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Infano Tirullipa
Okupo
Okupo komikistokantistopolitikistoaktorokomponisto • cirkisto • kantoverkisto • televida aktoro
vdr

Tiririca, kies vera nomo estas Francisco Everardo OLIVEIRA SILVA (naskiĝis en Itapipoca, Brazilo, la 1-an de majo 1965) estas brazila humuristo, kantisto kaj politikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita ĉe Itapipoca la 1-an de majo 1965, li komencis labori kiel cirka artisto jam je la aĝo de 8 jaroj. Kiel klaŭno, li komencis precize ekde tiu ĉi epoko havi la kromnomon Tiririca, kiun unuafoje lia patrino donis al li.

En la knabaĝo li komencis prezentiĝi en la haloj kaj en pluraj vilaĝfestoj de la Nordorienta Brazilo. En ĉi epoko, lia famo kreskegis kaj Tiririca transpasis la rekordojn de televida spektantaro. Estas de tiu ĉi epoko lia unua KD, kiu entenis la kanzonon Veja os cabelos dela, kiu famiĝis pro esti kaŭzinta kontraston kaŭzitan de rasista interpreto de la teksto. Tial la KD estis retirita el la vendejoj kaj Tiririca akuzita, sed poste absolvita.

En 1997 li surdiskigis Tiririca, sian duan KD-n, kaj en 1999 Dança da Rapadura, la trian.

Politiko[redakti | redakti fonton]

En 2010 li kandidatiĝas kiel federacia deputito por la Partido da República kun la slogano: O que é que faz um deputado federal? Na realidade, eu não sei. Mas vote em mim que eu te conto (Kion faras federacia deputito? Vere mi ne scias, sed voĉdonu min kaj mi klarigos al vi).

Multaj, inter kiuj la Revista Época, akuzis lin pri analfabeteco, kaj do neelektebleco [1]. Male, la 3-an de oktobro 2010, Tiririca estas elektata kiel deputito kun 1.348.295 voĉdonoj (6,35%) [2]. La jura defendo de Tiririca estus alportinta ke lia supozita analfabeteco estas disleksispeco, kiu malebligas al li la uzadon de la skribado. La Revista Época publikigigis videon portretantan lin subskribanta aŭtografojn [3]. Trans tiuj polemikoj, Tiririca estas la unua stratartisto elektita al la Federacia Kongreso.

Tirica (maldekstra) kun amiko komiko Shaolin.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 O que é que faz um deputado federal? Na realidade, eu não sei.
Mas vote em mim que eu te conto! 
  Kion faras federacia deputito? Vere mi ne scias.
Sed voĉdonu min, kaj mi klarigos al vi. 
— Tiririca

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1990: Veja os cabelos dela
  • 1997: Tiririca
  • 1999: Dança da Rapadura

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiririca, la absoluta analfabeto (portugale). Arkivita el la originalo je 2010-11-22. Alirita 2010-12-12.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-11. Alirita 2010-12-12.
  3. Tiririca não tem como provar que sabe escrever Arkivigite je 2011-07-06 per la retarkivo Wayback Machine el correiodoestado.com