Titu Maiorescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titu Maiorescu
Persona informo
Titu Maiorescu
Naskiĝo 15-an de februaro 1840 (1840-02-15)
en Craiova
Morto 18-an de junio 1917 (1917-06-18) (77-jaraĝa)
en Bukareŝto
Tombo Tombejo Bellu vd
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Alma mater Universitato de Parizo • Theresianum • Carol I National College • Akademisches Gymnasium (Vieno) vd
Partio Konservativa Partio vd
Memorigilo Titu Maiorescu
Familio
Patro Ioan Maiorescu vd
Infanoj Livia Dymsza-Maiorescu vd
Profesio
Okupo diplomato • filologo • filozofoadvokato • literaturkritikisto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Titu Liviu MAIORESCU [titu liviŭ majoresku] (15-an de februaro 1840 en Craiova - 1-an de julio 1917 en Bukareŝto) estis rumana advokato, literatura kritikisto, verkisto, filozofo kaj politikisto, rumana ĉefministro de 1912 ĝis 1914.

Parto de lia edukado okazis en Akademia Gimnazio en Vieno. Li studis en Vieno, Berlino, Gießen, Parizo kaj iĝis en 1872 profesoro pri filozofio en Iași, 1884 en Bukareŝto. Maiorescu estis kunfondinto de la kulturrondo „Junimea“ kaj revuo „Convorbiri literare“.

Maiorescu havis fine de la 19-a jarcento gravan influon sur la spirita vivo de Rumanio. Li apogis la rumanan literaturon kaj estas rigardata kiel pioniro de la rumana literatura kritiko. Li ankaŭ partoprenis en reformado de la rumana ortografio.

Li estis plurfoje ministro ĉefe pri edukaj aferoj; kiel ĉefministro, li gvidis la landon en la duan balkanan militon. Tiu finiĝis por Rumanio per teritoria gajno de ĉ. 7500 km² malfavore al Bulgario.

Oni nomumis laŭ Maiorescu la Rumanan Kulturinstituton en Berlino [1][rompita ligilo] same kiel la Universitaton Titu Maiorescu en Bukareŝto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1861: Einiges Philosophische in gemeinfaßlicher Form
  • 1867: Poezia română
  • 1893: Critice 1867-1892
  • 1897-1915: Discursuri parlamentare