Tivadar Ortvay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tivadar Ortvay [ortvai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ortvay Tivadar estis hungara historiisto, abato, arkeologo, geografo, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1905). Lia nomo estis ĝis 1875 Orthmayr Tivadar.

Tivadar Ortvay naskiĝis la 19-an de novembro 1843 en Transilvanio en Németcsiklova (nuntempa Ciclova Montană en Rumanio). Li mortis la 8-an de julio 1916 en Budapeŝto [1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tivadar Ortvay frekventis gimnazion, poste pripastran lernejon en Temeŝvaro. Li pastriĝis en 1866, poste li servis en diversaj preĝejoj. Inter 18701872 li instruis en gimnazio, poste li ricevis postenon en Hungara Nacia Muzeo. Samtempe li plulernis en universitato en Budapeŝto, kie li ricevis diplomon en 1874. Li instruis historion en universitato en Pozsony, foje ankaŭ en Budapeŝto. Li iĝis titulara abato en 1900. Li ricevis premion en 1916.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A horvát-slavon-magyar határőrvidék kifejlődésének logikája, területi s szervezeti alakultának története (1871)
  • Magyarország régi vízrajza a XIII-dik század végeig I–II (1882)
  • Pozsony város története I–IV. (1892–1912)
  • Az ősember táplálkozása (1906)
  • Mária, II. Lajos magyar király neje (1914)

Fontoj[redakti | redakti fonton]