Tobía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tobía
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26321
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 46  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 2° 49′ U (mapo)42.298055555556-2.8152777777778Koordinatoj: 42° 18′ N, 2° 49′ U (mapo) [+]
Alto 689 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tobía (Provinco Rioĥo)
Tobía (Provinco Rioĥo)
DEC
Tobía
Tobía
Situo de Tobía
Tobía (Hispanio)
Tobía (Hispanio)
DEC
Tobía
Tobía
Situo de Tobía

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tobía [+]
vdr

Tobía [toBIa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra NajerillaKomarko de Anguiano kaj precize en ties norda subkomarko, nome la Cogolla kaj en la centrokcidento de la regiono.

La municipa teritorio de Tobía, en la okcidento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tre aparta loĝloko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono nur laŭ la regiona ŝoseo LR-432 kiu kondukas orienten al Matute kaj Bobadilla. Ĝi estas ĉe la meza fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 688 metroj super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis restaĵoj de iamaj epokoj: el prahistoriaj setlejoj en la supra parto de la roko Peña Tobía kaj restaĵojn de romia muro ĉe la tombejo.

La plej frua dokumenta mencio datas de 1014 en donacdokumento de la loko Colia - inter "Tubía" kaj Matute - fare de la reĝo don Sanĉo el Mayor al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla. Ses jarojn poste, en 1020, la sama monarko ratifis la cedon de la Monaĥejo de Sankta Kristoforo de Tobía al tiu de San Millán. En la 28a de Majo 1040 oni listigis la lokon -en dotdokumento de la reĝo García de Nájera al sia edzino doña Estefanía- inter lokoj donataj al la reĝino. En 1137 Alfonso la 7-a donis al la Monaĥejo de Santa María de Nájera, la preĝejon.

Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[1]

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni perdis ĉirkaŭ 150 loĝantojn ĝis la nunaj 50.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tobía estas loko kun bazo en brutobredado, ĉefe de ŝafoj kaj bovoj. La cerealo okupas malgrandan areon, kaj la fruktoĝardenoj utilas por propra produktado por konsumado familia. Restis restaĵoj de iama industria aktiveco. Kiel la loko nomita "la fábrica", nome restaĵoj de iama segejo, kaj la loko "la ferrería", nome restaĵoj de iama ferfandejo, kies mineralo estis elfosita de la "mina del río" kaj de la "mina del fresno" (minoj de la rivero kaj de la frakseno) ambaŭ ĉe la Valo de Tobía.

Grava publika enspezofonto estas la profito de forstado de municipaj montoj. Parto de la laboristaro ĉiutage veturas al diversaj entreprenoj de Baños de Río Tobía, Nájera kaj Logronjo.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la fontano kun kvadrata trinkujo, la lavejo, la kverko "de la dekunua", la montara pejzaĝo, la fagarbaro, la fonto Manantona ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]