Tobed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tobed
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50325
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 201  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 1° 24′ U (mapo)41.3383824-1.4001128Koordinatoj: 41° 20′ N, 1° 24′ U (mapo) [+]
Alto 638 m [+]
Areo 38 km² (3 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tobed (Provinco Zaragozo)
Tobed (Provinco Zaragozo)
DEC
Tobed
Tobed
Situo de Tobed
Tobed (Hispanio)
Tobed (Hispanio)
DEC
Tobed
Tobed
Situo de Tobed

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tobed [+]
vdr

Tobed [toBED] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudoriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tobed estas municipa teritorio en la oriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas norde de Codos.

La loĝloko Tobed mem estas je 71 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 638 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Gríos kiu fakte trafluas la municipan teritorion, kaj ĉe la montaro Vikor.

Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1505. Laŭ la valo de la rivero ĝi estas inter Santa Cruz de Grío norde kaj Codos sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mudeĥara preĝejo de Sankta Maria.
Preĝejo de Sankta Petro.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. En la 12-a jarcento la loko ekdependis de la senjorlando de la Ordeno de la Sankta Tombo. Tobed kun la aliaj lokoj, dependis de la prioreco de Calatayud, ĝis la desamortización de la ekleziaj havaĵoj en 1837. En 1780 oni konstruis rezidejon por la komandoro konata nun kiel Dom-palaco.

Iam estis tradicia okupo por ceramiko, el kio pluas restaĵoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Tobed kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 225 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (iam juglandarboj kaj nun persikarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kaj mielo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la bela gotik-mudeĥara preĝejo de Sankta Maria konstruita de la Ordeno de la Sankta Tombo, nun uzata nur por eventoj, la uzata preĝejo de Sankta Petro kun mudeĥara sonorilturo, restaĵoj de la kastelo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]