Toblerone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reklamo de Toblerone, 1920-aj j.
Dosiero:Toblerone Bars.jpg
Stako da ĉokoladoj Toblerone

Toblerone estas marko de ĉokolado, iam svisa, fondita de Theodor Tobler. Ĝi apartenas nun al la grupo Kraft Foods.

Priskribo

Ĝi konsistas el ĉokolado en formo de ortaj prismoj kun triangula bazo.

Tiu ĉokolado, produktata en Berne, estas vendata en 122 landoj. Ĝi enhavas ĉokoladon, nugaton, mielon kaj migdalojn.

Sur la kovrilo estas prezentita la Materhorno. La pintoj de tiu dolĉaĵo reprezentas la montaran identecon de Svisio.

Tipoj

  • Laktoĉokolado (flava kartono)
  • Blanka ĉokolado (blanka kartono)
  • Nigra ĉokolado (nigra kartono)
  • Ĉokolado kun enhavo (blua kartono)

Historio

La nomo devenas de Tobler kaj de torrone, itala vorto por nougat miela kun migdaloj. Theodor Tobler parolis Esperanton kaj Idon. Kelkaj fruaj reklamoj eldoniĝis Esperante[1] kaj Ide[2].

  • 1867: Jean Tobler malfermis unuan vendejon en Berne.
  • 1899: La demando estis tiom granda, ke Jean Tobler decidis malfermi propran ĉokoladfabrikon. Kun siaj filoj li kreas la ĉokoladfabrikon Berne, Tobler & Cie.
  • 1908: La ĉokoladistoj Theodor Tobler (filo de Jean) kaj Emil Baumann inventas Toblerone-n.
  • 1969: Aperas nigra Toblerone.
  • 1973: Aperas blanka Toblerone.
  • 1995: Aperas Toblerone-etoj.
  • 1996: Aperas blua Toblerone.
  • 1997: Aperas ĉokoladetoj Toblerone.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Tobler Swiss Chocolate in Esperanto
  2. Theodor Tobler