Toby Ord

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toby Ord
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1979 (1979-07-18) (44-jaraĝa)
en Melburno
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Universitato de Melburno
Okupo
Okupo filozofo • universitata instruisto
TTT
Retejo https://www.tobyord.com/
vdr

Toby David Godfrey ORD (naskite la 18an de julio 1979) estas aŭstralia filozofo. Li fondis la organizaĵon Doni Kion Ni Povas (angle: Giving What We Can) en 2009, internacia socio, kies anoj promesas doni almenaŭ 10% de sia enspezo al efikaj bonfaraj organizaĵoj, kaj li estas ĉefa persono en la movado de efika altruismo, kiu progresigas la uzon de racio kaj pruvaĵoj por helpi aliajn vivojn kiel eble plej multe.[1] Li estas altranga esploristo ĉe la Future of Humanity Institute (Instituto de la Estonteco de la Homaro) de la Universitato de Oksfordo, kie lia laborado koncentras sin pri ekzisteca risko.[2] Lia libro pri tiu temo, The Precipice: Existential Risk and the Future of Humanity (esperante: La krutaĵo: ekzisteca risko kaj la estonteco de la homaro), eldoniĝis en marto 2020.[3]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ord ĉeestis en la Universitato de Melburno, kie li komence studis komputadon. Post sia unua diplomiĝo, li ŝanĝis siajn studojn al filozofio por sekvi sian intereson pri etiko: "Je tiu tempo mi sciis, ke mi volas fari grandan pozitivan diferencon en la mondo kaj ŝajnis, ke studi etikon helpos."[4]

Por siaj diplomiĝintaj studoj, Ord iris al la Universitato de Oksfordo, kie li ricevis diplomojn B.Phil. kaj D.Phil. pri filozofio. Post sia doktoriĝa disertacio "Preter agado: la aplikado de konsekvencismo al decidfarado kaj motivado", Ord restis tie en la posteno de malaltranga esploristo en Balliol College, Oksfordo.[5]

Ekde 2014, Ord estis ĉe la Instituto de la Estonteco de la Homaro de Oxford, kie li tenas la pozicion de Altranga Esplora Samrangulo.[2][6] Ord priskribas sian fokuson kiel "la grandaj bildaj demandoj alfrontanta homecon."[7] Li estas fideikomisulo de la Centro por Efika Altruismo[8] kaj de la ne-profita organizo 80 000 Horoj esploranta karierojn kiuj havas la plej grandan pozitivan socian efikon kaj provizanta karieran konsilon bazita sur tiu esploro.[9]

Esploro[redakti | redakti fonton]

Etiko[redakti | redakti fonton]

Ord plejparte laboras pri morala filozofio. En aplikata etiko, li laboris pri bioetiko, la petoj de moraleco, kaj la identigado de mondaj prioritatoj. Li ankaŭ kontribuis al monda sano kiel konsilanto de la tria eldono de Projekto de Prioriatatoj de la Regado de Malsano.[10] En norma etiko, lia esplorado koncentris sin pri konsekvencismo, kaj pri morala necerteco.

Ekzisteca risko[redakti | redakti fonton]

La nuna ĉefa esplora intereso de Ord estas ekzisteca risko. Lia libro pri la temo, The Precipice: Existential Risk and the Future of Humanity (La krutaĵo: ekzisteca risko kaj la estonteco de la homaro) eldoniĝis en marto 2020.[3] The New Yorker priskribis lian esploron tiel ĉi:[11]

Zorgo pri ekzistenca risko ŝajnis al Ord la sekvanta logika etendo de vastiĝanta morala cirklo. Se ni povas lerni kiel valori la vivojn de homoj en aliaj lokoj kaj cirkonstancoj same kun la niaj, tiel ni povas fari same por homoj, kiuj situas en alia momento en tempo. Tiuj estontoj, kies vivkvalito kaj ekzisto mem ege estos efikitaj de niaj hodiaŭaj elektoj, gravas tiom multe kion ni.

Hiperkomputado[redakti | redakti fonton]

Ord verkis pri la ebleco kaj potencialo de hiperkomputado, t.e., modeloj de komputado, kiuj povas provizi rezultojn, kiuj ne estas Turing-komputeblaj, ekzemple maŝino, kiu povus solvi la problemon de halto.[12]

Doni Kion Ni Povas[redakti | redakti fonton]

Ĉe Oksfordo, Ord decidis doni gravan parton de sia enspezo por la plej kostefikaj bonfaraj organizaĵoj, kiujn li povas trovi. Post pluraj demandoj de personoj, al kiuj interesas fari similan decidon, Ord decidis krei organizaĵon por subteni samopiniaj donantoj.

En 2009, Ord lanĉis Doni Kion Ni Povas (angle: Giving What We Can), internacia socio, kies membroj ĉiuj estas promesintaj doni almenaŭ 10% de sia enspezo al la plej efikaj bonfaraj organizaĵoj. La organizaĵo akordas, parte, kun la movado de efika altruismo. Doni Kion Ni Povas celas ne nur kuraĝigi homojn doni pli da sia mono al bonfaraj organizaĵoj, sed ankaŭ rimarkigas la gravecon doni al plej plej efikaj,[13] argumente, ke "esplorado montras, ke iuj estas ĝis 1000-foje pli efikaj ol aliaj".[14] Je februaro 2020, Doni Kion Ni Povas estis kreskinta ĝis pli ol 4500 membrojn, kiuj promesis doni pli ol 1.5 miliardo da usonaj dolaroj al bonfaraj organizaĵoj.[15]

Ord mem decidis unue, ke li fordonos ĉiom da enspezo super 20 000 britaj pundoj ĉiujare al bone esplorataj bonfaraj organizaĵoj. Post unu jaro, li malaltigis la limon al 18 000 britaj pundoj.[16] La limo altiĝas ĉiujare kun inflacio.[17] Ĝis decembro 2019, Ord estis doninta 106 000 britajn pundojn.[18] Dum sia tuta kariero, li esperas doni proksimume 1 milionon da punfoj.[19]

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Ord loĝas en Oksfordo kun sia edzino, Bernadette Young, kuracisto,[11][20] kiu ankaŭ estas membro de Doni Kion Ni Povas.[20]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hachette Book Group, Toby Ord. Hachette Book Group (9a de Julio 2019). Arkivita el la originalo je 7a de Februaro 2020. Alirita 7a de Februaro 2020.
  2. 2,0 2,1 Future of Humanity Institute, Team. Future of Humanity Institute. Arkivita el la originalo je 24a de Decembro 2019. Alirita 7a de Februaro 2020.
  3. 3,0 3,1 (9a de Julio 2019) The Precipice: Existential Risk and the Future of Humanity. Hachette.
  4. Giving What We Can, Our Members. Giving What We Can. Arkivita el la originalo je 27a de Marto 2012. Alirita 9a de Decembro 2012.
  5. Toby Ord CV. Alirita 9a de Decembro 2012.
  6. Toby Ord CV. Alirita 23a de Februaro 2020.
  7. Toby Ord. Arkivita el la originalo je 24a de Decembro 2019. Alirita 21a de Februaro 2020.
  8. Centre for Effective Altruism, Team. Centre for Effective Altruism. Arkivita el la originalo je 29a de Aprilo 2019. Alirita 7a de Februaro 2020.
  9. 80,000 Hours, Meet The Team. 80,000 Hours. Arkivita el la originalo je 29a de Aprilo 2019. Alirita 7a de Februaro 2020.
  10. Hutchinson, Michelle. Toby Ord and DCP3. Giving What We Can (13a de Majo 2014). Arkivita el la originalo je 2014-05-14. Alirita 14a de Majo 2014.
  11. 11,0 11,1 . How Close Is Humanity to the Edge? (en-us). Alirita 2020-11-27.
  12. [1]
  13. Tina Rosenberg (5a de Decembro 2012). Putting Charities to the Test. The New York Times. Alirita 2014-06-22.
  14. Giving What We Can, Recommended Charities. Giving What We Can. Alirita 9a de Decembro 2012.
  15. Giving What We Can. Giving What We Can. Arkivita el la originalo je 7a de Februaro 2020. Alirita 18 February 2020.
  16. Javier Espinoza (2011-11-28). Small sacrifice, big return. The Wall Street Journal. Alirita 22a de Junio 2014.
  17. Luke Freeman (28a de Majo 2021). How much money should we donate to charity?. Giving What We Can. Alirita 28a de Majo 2021.
  18. This man has donated at least 10% of his salary to charity for 10 years running. Vox. Arkivita el la originalo je December 2019. Alirita 21a de Februaro 2020.
  19. Toby Ord: Why I'm giving £1m to charity. BBC (13a de Decembro 2010). Alirita 23a de Februaro 2020.
  20. 20,0 20,1 Susanna Rustin (24a de Decembro 2011). The Saturday interview: Toby Ord and Bernadette Young on the joy of giving. The Guardian. Alirita 22a de Junio 2014.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Toby Ord en la angla Vikipedio.