William MacAskill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William MacAskill
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1987 (1987-03-24) (37-jaraĝa)
en Glasgovo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Kembriĝo • St Edmund Hall • Kolegio Sankta Anno • Jesus College
Okupo
Okupo filozofo • etikisto
TTT
Retejo http://www.williammacaskill.com/
vdr

William MacAskill (denaske Crouch;[1] naskiĝis la 24-an de marto 1987) estas skota filozofo, etikisto kaj unu el la komencintoj de la movado de la efika altruismo.[2][3] MacAskill estas Asocia Profesoro de Filozofio ĉe la Universitato de Oxford, esploristo ĉe la Instituto por Tutmondaj Prioritatoj ĉe Oxford,[4] kaj Direktoro de la Fondaĵo de Antaŭpenso por Esplorado pri Tutmondaj Prioritatoj.[5]

MacAskill ankaŭ estas la kunfondinto kaj prezidanto de 80,000 Horoj, la kunfondinto kaj vicprezidanto de Giving What We Can (Doni Kiom Ni Povas),[6] kaj la kunfondinto de la Centro por Efika Altruismo.[7]

Tiu estas la aŭtoro de la libro Doing Good Better: Effective Altruism and a Radical New Way to Make a Difference (Fari bonon pli bone: efika altruismo kaj radikala nova maniero por efektivigi ŝanĝon) en 2015.[8]

Kariero[redakti | redakti fonton]

MacAskill gajnis sian bakalaŭron BA pri filozofio ĉe Jesus College, Cambridge, sian bakalaŭron BPhil ĉe St Edmund Hall, Universitato de Oksfordo, kaj sian doktoriĝon DPhil pri filozofio ĉe St Anne's College, Universitato de Oksfordo en 2014 (pasinta jaron kiel vizitanta studento ĉe Princeton Universitato), kontrolita de John Broome kaj Krister Bykvist. Tiu poste faris komencnivela esplorrolon ĉe Emmanuel College, Universitato de Kembriĝo, kaj post tio akceptis asocian profesorecon ĉe Lincoln College, Universitato de Oksfordo.

La esplorado de MacAskill havas du ĉefajn temojn. La unua temas pri kiel oni devas fari decidojn dum necerteco pri normiga etiko. Pri tio ĉi MacAskill aŭtoris en Ethics,[9] Mind,[10] kaj The Journal of Philosophy.[11]

Ties verkoj publikiĝis en The New Yorker, The Guardian, The Independent, Time, The Atlantic, kaj The Washington Post.[12]

MacAskill estis konsilanto al eksa brita ĉefministro Gordon Bruna.[13] Bill Gates priskribas tiun kiel "datumulo en la maniero de mia propra koro."[14]

Fari bonon pli bone[redakti | redakti fonton]

La dua temo de esploro de MacAskill estas efika altruismo. Ties libro pri tiu ĉi temo, Doing Good Better (Fari bonon pi bone), eldoniĝis en 2015 kaj ricevis favorajn komentojn en la London Review of Books,[15] The Guardian,[16] and The New York Times.[17]

En la libro, MacAskill argumentas, ke multaj el la pensmanieroj pri fari bonon sukcesas tre malmulte, sed per apliki sciencan racion al la ofte emocia temo de bonfaro, ŝancoj por aktualigi grandegan bonan efikon troveblas. MacAskill ankaŭ faras polemikajn asertojn, ekzemple ke justa komerco faras malmultan helpon por la plej malriĉaj kultivistoj, ke eviti aĉeti produktojn de firmaoj kiuj pagas al laborantoj tre malbone povas malhelpi la malriĉulojn de la mondo, kaj ke tiuj, kiuj havas karierojn kun granda enspezo, kiel bankistoj aŭ kosmetikaj kirurgoj, povas fari pli multe da bono ol laborantoj ĉe bonfaraj organizaĵoj.[8]

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

MacAskill (denaske Crouch) diris ke viroj devus konsideri ŝanĝi siajn familiajn nomojn kiam ili edziĝas. Tiu kaj ties fianĉino ŝanĝis sian nomon al "MacAskill", la nomo de la patrina avino de la fianĉino.[1] MacAskill kaj la eksa edzino, Amanda, estas verkintaj artikolojn kune pri temoj de etika debato.[18][19]

MacAskill loĝas en Oksfordo.[20]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • William MacAskill, Doing Good Better: Effective Altruism and a Radical Way to Make a Difference. London: Guardian Faber, 2015. ISBN 978-1-78335-049-0.
  • William MacAskill, Kun Krister Bykvist, kaj Toby Ord. Moral Uncertainty. Oxford: Oxford University Press, 2020. ISBN 978-1-78335-049-0.
  • William MacAskill kaj Darius Meissner. Utilitarianism.net — enkondukan surretan lernolibron pri utilitismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 . Men Should Consider Changing Their Last Names When They Get Married (en-US) (2013-03-05). Alirita 2020-07-29.
  2. Thompson, Derek, "The Greatest Good", The Atlantic, 2015-06-15.
  3. Diver, Tony, "While the papers whine about Oxbridge debauchery, student altruism gets ignored", The Telegraph, 1a de marto 2017. Kontrolita 15a de aŭgusto 2017.
  4. People (en-US). Alirita 2020-07-29.
  5. About us (en-US). Alirita 2020-07-29.
  6. . You have 80,000 hours in your career. Here's how to do the most good with them. (angle) (2015-07-29). Alirita 2020-07-29.
  7. . An Interview with William MacAskill, Founding Member of Effective Altruism (en-US) (2018-04-05). Alirita 2020-07-29.
  8. 8,0 8,1 MacAskill, William. (2015) Doing Good Better: Effective Altruism and a Radical New Way to Make a Difference. Londono: Guardian Faber. ISBN 978-1-78335-049-0. OCLC 920597471.
  9. (2013-04-01) “The Infectiousness of Nihilism”, Ethics 123 (3), p. 508–520. doi:10.1086/669564. 
  10. (oktobro 2016) “Normative Uncertainty as a Voting Problem”, Mind (en) 125 (500), p. 967–1004. doi:10.1093/mind/fzv169. 
  11. (2016) “Smokers, Psychos, and Decision-Theoretic Uncertainty:”, The Journal of Philosophy 113 (9), p. 425–445. doi:10.5840/jphil2016113929.  [rompita ligilo]
  12. Press (en-GB). Alirita 2020-07-29.
  13. William MacAskill (en-GB). Alirita 2020-07-29.
  14. Effective Altruism: A Better Way to Lead an Ethical Life (angle). Alirita 2019-12-08.
  15. Srinivasan, Amia, "Stop the Robot Apocalypse", London Review of Books, 2015-09-24, paĝoj 3–6.
  16. . Doing Good Better by William MacAskill review – if you read this book, you'll change the charities you donate to (angle) (2015-08-20). Alirita 2018-09-09.
  17. Cowen, Tyler, "Effective Altruism: Where Charity and Rationality Meet", The New York Times, 2015-08-14. (en-US)
  18. . To truly end animal suffering, the most ethical choice is to kill wild predators (especially Cecil the lion) (angle) (2015-09-09). Alirita 2020-07-29.
  19. MacAskill, William, "The truth about animal charities, cats and dogs", The Guardian, 2015-11-19. (en-GB)
  20. William MacAskill. Alirita 2020-07-29.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo William MacAskill en la angla Vikipedio.