Saltu al enhavo

Todos lo saben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Todos lo saben
filmo
Originala titolo Todos lo saben
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 27 sep. 2018, 3 jan. 2019, 2018
Ĝenro drama filmo, psikologia suspensa filmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Asgar Farhadi
Scenaro Asgar Farhadi
Filmita en Torrelaguna
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Javier Bardem • Penélope Cruz • Ricardo Darín • Eduard Fernández • Sara Sálamo • Inma Cuesta • Bárbara Lennie • Elvira Mínguez • Ramón Barea • Carla Campra • Saadet Aksoy • Ricardo Ramos
IMDb
vdr

Todos lo saben (Ĉiuj scias ĝin) estas drama filmo de 2018 reĝisorita kaj verkita de Asghar Farhadi kaj kunproduktorita de Hispanio, Francio kaj Italio. Estas protagonistoj Penélope Cruz, Javier Bardem kaj Ricardo Darín. La filmado startis la 21an de aŭgusto 2017 en Hispanio kaj finis decembre de la sama jaro.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Laura vojaĝas kun sia familio el Bonaero al sia naskoloko en Hispanio por ĉeesti en nupto de sia juna fratino, sed dum la celebrado, ŝia filino malaperas kaj ŝi ricevas averton pri kidnapo kaj postulanta tre altan monkvanton. Privata esploristo Jorge komunikas al Laura, ke eble kulpuloj povas esti familianoj, malkontentaj pro malnovaj monŝuldoj. Malnova amiko de Laura, nome Paco, intencas vendi siajn terojn por helpi ŝin en la monarigo de la elaĉeto, sed lia edzino avertas kontraŭe: ankaŭ ŝi ricevis mesaĝojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Penélope Cruz kiel Laura
  • Javier Bardem kiel Paco
  • Ricardo Darín kiel Alejandro, la edzo de Laura
  • Bárbara Lennie kiel Bea, la edzino de Paco
  • Inma Cuesta kiel Ana, la juna fratino de Laura
  • Elvira Mínguez kiel Mariana, la aĝa fratino de Laura
  • Eduard Fernández kiel Fernando, la edzo de Mariana
  • Ramón Barea kiel Antonio, la patro de Laura
  • Sara Sálamo kiel Rocío, la filino de Mariana kaj Fernando
  • Carla Campra kiel Irene, la filino de Laura kaj Alejandro
  • Roger Casamajor kiel Joan, la fianĉo de Ana
  • José Ángel Egido kiel Jorge, retiriĝinta policano
  • Sergio Castellanos kiel Felipe, nevo de Paco kiu amikiĝas al Irene
  • Jaime Lorente kiel Luis, juna loka harfrizisto
  • Paco Pastor Gómez kiel Gabriel, la edzo de Rocío

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]