Tommy Robredo
Aspekto
Tommy Robredo | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1982 (42-jaraĝa) en Hostalric, ![]() |
Lingvoj | kataluna • hispana • angla • franca • itala |
Loĝloko | Barcelono |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | tenisisto (1998–) ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.tommy-robredo.com/ |

Tommy Robredo estas kataluna tenisisto, internacie ludanta por Hispanio. Li naskiĝis la 1-an de majo 1982 en Hostalric, Ĝirono, do nun estas 42-jara. Ekde la jaro 1998 li estas tenisa profesiulo. Interalie li en 2002 kune kun la samlanda tenisistino Arantxa Sánchez Vicario kaj en 2010 duafoje, nun kun la samlandanino María José Martínez Sánchez, gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo (hispane, katalune kaj angle) Arkivigite je 2011-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- neoficiala retejo fare de ŝatantoj Arkivigite je 2006-08-13 per la retarkivo Wayback Machine
- profilo de Tommy Robredo en la retejo de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj (ATP, angle)
- statistiko pri li en la retejo de la Davisa Pokalo (angle)