Saltu al enhavo

Tomíkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomíkovice
germane Domsdorf
vilaĝo
Monumento al viktimoj de la 1-a mondmilito
Oficiala nomo: Tomíkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Žulová
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Montaro Žulova montetaro
Transporto Fervojlinio 295
Domoj 84 2010
Rojo Vidnavka
Situo Tomíkovice
 - alteco 326 m s. m.
 - koordinatoj 50° 19′ 55″ N 17° 06′ 32″ O / 50.33194 °N, 17.10889 °O / 50.33194; 17.10889 (mapo)
Katastro 6,12 km² (612 ha) Tomíkovice
Loĝantaro 163 (2021)
Denseco 26,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1291
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 56
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tomíkovice
Portalo pri Ĉeĥio

Tomíkovice (germane Domsdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Žulová. Ĝi troviĝas proksimume 2 km norde de Žulová laŭlonge laŭ ŝoseo al Vidnava, sur malsupra fluo de rojo Skorošický potok antaŭ enfluejo ĝis rivereto Vidnavka. Vivas ĉi tie 163 loĝantoj (2021).

Tomíkovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 6,12 km².

Tomíkovice estas unuafoje menciata en la jaro 1291 en fonto rilatanta al jaroj 1266-1268. Ĝi estiĝis en paso de tiama koloniigo de regiono ĉirkaŭ Jeseník fare de vroclavaj episkopoj kaj ĝi estas nomita verŝajne laŭ sia lokumisto de nomo Tomáš aŭ alie Tomík. La latina (Dominici villa) kaj la germana (Dominiksdorf, Domsdorf) nomoj evidente ne estas devenaj. En lokoj de Tomíkovice estas al la jaro 1284 menciita ankaŭ vilaĝo Hlinná (Glinna), kiu verŝajne pli poste unuiĝis kun Tomíkovice.

Tomíkovice estis ekde fino de la patrimonia administrado en la jaro 1850 memstara municipo ĝis la jaro 1960, kiam ĝi estis alligita al Skorošice. Komune kun Skorošice ĝi fariĝis ekde la 1-a de januaro 1976 konsisto de Žulová. Skorošice en la jaro 1990 denove memstariĝis de ĝi, sed Tomíkovice restis ĉe Žulová.

Al Tomíkovice apartenas ankaŭ malgranda domaro Žlíbek (ger. Schlippengrund aŭ nur Schlippe), estiĝinta fine de la 18-a jarcento ĉe muelejo de Schlippe sur rivereto Vidnavka. Komence de la 19-a jarcento estis en ĝi kvin domoj.

Tomíkovice post Munkena interkonsento estis alligita al Germanio kaj ĝia plejparte germana loĝantaro estis post la jaro 1945 forŝovita.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869665
1880640
1890605
1900642
1910614
1921652
JaroLoĝantoj
1930708
1950302
1961352
1970314
1980263
1991233
JaroLoĝantoj
2001246
2011207
2021163

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio

[redakti | redakti fonton]