Saltu al enhavo

Tonton Macoute

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tonton Macoute
milico
kvazaŭmilitistaro Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1959 vd
Fino 1986 vd
Lando(j) Haitio vd
Sidejo Portoprinco
Fondinto(j) François Duvalier vd
vdr

La Tonton Macoute (en haitia kreola : Tonton Makout) estas korupta sekreta polico, fondita fare de la haitia diktatoro, Francois Duvalier ("Papa Doc"), en 1959, proksimume du jarojn post kiam li enposteniĝis. Tiu ĉi sekreta polico respondecis pri oftaj arestoj, deportadoj kaj murdoj de politikaj kontraŭuloj kaj pro malsukcesigo de la organizado de laboristoj, kamparanoj kaj ĵurnalistoj [1][2].

Ĉi tiu sekreta polico ricevis la nomon de rolulo de haitia mitologio, Tonton Macot, kiu kidnapas kaj punas neregeblajn infanojn.

La Tonton Macoute estis establita laŭ la modelo de la " Nigraj Ĉemizoj " en Faŝisma Italio, kaj la SS - la naziaj stormtroopers. En 1971 la nomo estis ŝanĝita de Taunton Macoute al Milice de Volontaires de la Securité Nationale [3].

La homoj de la Tonton Macoute portis malhelajn okulvitrojn, kaj kutimis lasi siajn viktimojn pendantajn en la publika domeno, por teruradi publikon. Ili kultivis la bildon de esti voduaj demonojzombioj.

Multaj el la homoj de Tonton Macoute estis voduaj pastroj.

Literatura priskribo de tiu periodo troveblas en la romano "The Players" de Graham Greene.

Post la puĉo de julio 1958 en Haitio kontraŭ prezidanto Duvalier, li purigis la haitiajn armeajn kaj policagentejojn kaj ekzekutis multajn oficirojn ĉar li vidis ilin kiel minaco al sia registaro. Por neŭtraligi tiun ĉi minacon, li kreis militforton kiu portis plurajn nomojn. En 1959, ilia militforto estis nomita "kufovestitoj". Post tio, ĝi estis renomita la Civila Milico, kaj de 1962, ĝi estis nomita la Nacia Sekureco-Volontuloj. Ili komencis esti nomitaj Tonton Macoute kiam homoj komencis malaperi sen ŝajna kialo post la mitologia figuro kiu kidnapus infanojn.

Duvalier rajtigis Tonton Macoute por fari sisteman perforton kaj malobservojn de homaj rajtoj por subpremi la politikan opozicion. Ili respondecis pri nekonata nombro da murdoj kaj seksperfortoj en Haitio. Politikaj kontraŭuloj malaperis, estis kidnapitaj aŭ murditaj ofte dum sia dormo, kaj multfoje eĉ en plena taglumo. Tonton Macoute stonigis kaj bruligis homojn vivantaj kaj multfoje ili elmontris la kadavrojn de iliaj viktimoj ekstere, kaj foje eĉ pendigis iliajn kadavrojn sur arboj por averti la popolon de Haitio de ribelado kontraŭ la registaro. Familianoj kiuj provis forigi la kadavrojn por bonorda entombigo ofte malaperis. Ĉiu kiu defiis la sekretan policon riskis eliminon. La Tonton Macoute murdis inter 30 000 kaj 60 000 homojn en Haitio.

En la elektoj kiuj okazis en Haitio en 1961, la Tonton Macot sekvis la balotantojn kaj la elektojn, en tiuj elektoj, Duvalier gajnis 100% de la voĉoj.

La Taunton Macote estis malfondita en 1986.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Fass, Simon M.. (1988) “Schooling”, Political Economy in Haiti: The Drama of Survival. New Brunswick, New Jersey: Transaction Publishers. ISBN 978-0-88738-158-4. OCLC 16804468.
  2. Danticat, Edwidge. (1994) Breath, Eyes, Memory 16 (en, ht). New York: Soho Press. ISBN 978-1-56947-142-5. OCLC 29254512.
  3. The Tonton Macoutes: The Central Nervous System of Haiti's Reign of Terror (11 March 2010). Arkivita el la originalo je 26 May 2015.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]