Tony Kushner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tony Kushner
Persona informo
Tony Kushner
Naskonomo Anthony Robert Kushner
Naskiĝo 16-an de julio 1956 (1956-07-16) (67-jaraĝa)
en Manhatano
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio • New York University Tisch School of the Arts vd
Familio
Edz(in)o Mark Harris vd
Profesio
Okupo dramaturgoscenaristoverkisto • muzikinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tony Kushner (Majo 1978)

Toni KUŜNER (naskita la 16-an de julio 1956 en Manhatano, Novjorko, Nov-Jorkio) estas usona dramisto, scenaristo kaj verkisto. Kuŝner ricevis multajn premiojn kaj honorojn, inkluzive de du Premioj Tony kaj unu Premio Emmy, kaj li estis nomumita kvar fojojn por la Akademia Premio. Li ankaŭ estis nomumita por Grammy-premio [1].

Specife, li ricevis la Premion Pulitzer pri Dramo en 1993 pro la teatraĵo Angels in America, poste adaptis ĝin por HBO en 2003. Li kunverkis la filmon por la plenlonga filmo Munich, kiu premieris en 2005, kaj li verkis la scenaron por la filmo Lincoln, kiu premieris en 2012 [2][3].

Ainteralie, Kuŝner tradukis kaj adaptis plurajn verkojn de la klasika kaj moderna eŭropa teatro, de Ŝekspiro, Corneille, Breĥto (Patrino Kuraĝo). Kune kun Eric Roth, li verkis la scenaron por la filmo Munich de Steven Spielberg [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]