Lincoln (2012)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lincoln
filmo
Originala titolo Lincoln
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 8 okt. 2012, 24 jan. 2013, 13 jan. 2013
Ĝenro milita filmo, filmbiografio, procesfilmo, filma dramo, film based on books
Kameraado Janusz Kamiński
Reĝisoro(j) Steven Spielberg
Produktisto(j) Kathleen Kennedy • Steven Spielberg
Scenaro Tony Kushner
Filmita en Ĉikago
Loko de rakonto Vaŝingtono
Muziko de John Williams
Rolantoj Daniel Day-Lewis • Sally Field • David Strathairn • Joseph Gordon-Levitt • James Spader • Hal Holbrook • Tommy Lee Jones • John Hawkes • Jackie Earle Haley • Lee Pace • Gloria Reuben • Michael Stuhlbarg • Jared Harris • Stephen Spinella • Bruce McGill • Walton Goggins • Tim Blake Nelson • Gulliver McGrath • Julie White • David Oyelowo • Joseph Cross • Lukas Haas • Dane DeHaan • S. Epatha Merkerson • Bill Camp • Wayne Duvall • Boris McGiver • Colman Domingo • Dakin Matthews • David Costabile • Elizabeth Marvel • Grainger Hines • Gregory Itzin • Raynor Scheine • Stephen Henderson • Jeremy Strong • David Warshofsky • Adam Driver • Dave Hager • Bill Raymond • Peter McRobbie • Asa-Luke Twocrow • Richard Topol • Walt Smith • James Ike Eichling • Michael Stanton Kennedy • Christopher Evan Welch • Byron Jennings • John Hutton • Michael Shiflett • Christopher Boyer
Produktinta firmao 20th Century Studios 
Imagine Entertainment 
Amblin Entertainment 
DreamWorks 
Reliance Entertainment 
Participant Media 
The Kennedy/Marshall Company 
Touchstone Pictures 
TSG Entertainment
Honorigoj Satellite Award for Best Film • Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • National Board of Review: Top Ten Films • Dallas-Fort Worth Film Critics Association Award for Best Film
IMDb
vdr

Lincoln filmita en la jaro 2012 estas biografia filmo de reĝisoro Steven Spielberg.[1][2]

La filmo estas bazita sur la biografio de 2005 de Doris Kearns Goodwin Team of Rivals: The Political Genius of Abraham Lincoln, kaj pritraktas la kvar finajn monatojn de la vivo de Abraham Lincoln, fokusiĝante al liaj klopodoj en januaro 1865 por abolicii sklavecon kaj partikulare perfortan sklavecon igante la Dektrian Amendon de la Usona Konstitucio aprobita de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La intrigo de la filmo temigas la lastajn du monatojn de la vivo de la 16-a Prezidanto de Usono, Abraham Lincoln, dum kiu li laboris por kaŭzi la finon de la Civita milito kaj la forigon de sklaveco en Usono. Lincoln supozas ke la Civita milito alproksimiĝas al sia fino, kaj timas ke lia antaŭa anonco, koncerne la liberigon de ĉiuj sklavoj kiuj translokiĝi al la nordaj ŝtatoj, malhavas solidan juran bazon, kaj eblos reveni kaj sklavigi jam liberigitajn sklavojn je la fino de la milito. Por malhelpi ĉi tiun situacion, Lincoln estas konvinkita ke la 13-a Amendo al la Konstitucio, malpermesanta la ekziston de sklaveco, devus esti antaŭenigita kaj pasigita antaŭ la fino de la milito.

La filmo montras la dilemon de Lincoln, daŭrigi la militon ĝis la amendo estas pasigita, tiel eksponante pli da usonoj al nenecesa morto ĉe la manoj de siaj samlandanoj, aŭ jesi okazigi batalhalton-renkontiĝon kun la gvidantoj de la sudaj ŝtatoj, tiel ŝajne malsukcesigante la ŝancoj de la 13-a amendo pasi. Tio estas ĉar, multaj el la reprezentantoj, kiuj voĉdonis favore al la 13-a amendo, faris tion nur por fini la militon - tuj kiam ne estas milito, ne ekzistas kialo por subteni la leĝon.

La periodo priskribita en la filmo estas la fino de la periodo de la Usona Enlanda Milito. Lincoln ĵus estis balotita al sia dua oficperiodo, kaj lia populareco estas ĉe sia pinto.

La filmo malfermiĝas kun sonĝo kiun Lincoln havas, en kiu li vidiĝas stari sur ŝipo kaj rigardi direkte al hela horizonto. Lincoln rakontas sian edzinon pri sia sonĝo, kiu estas kolera kontraŭ li ĉar ŝi opinias ke la sonĝo esprimas lian deziron provi pasigi en la Reprezentantĉambro la decidon ratifi la 13-an Amendon, tio post malsukceso en samcela provo farita nur dek monatojn pli frue.

Lincoln renkontiĝis kun lia ministro por eksteraj aferoj, William Seward, kaj post diskuto, konvinkis lin agi por pasigi la 13-an Amendon. La vojo al pasigado de la leĝo estas superŝutita kun multaj publikaj kaj personaj malhelpoj por Lincoln, kaj la filmo priskribas kiel li laboras por venki ilin.

La plimulto en la Ĉambro de Reprezentantoj

La plimulto en la Ĉambro de Reprezentantoj ankoraŭ apartenas al la Demokrata Partio. La balotoj efektiviĝos post nur du monatoj, kaj ĝis tiam, la eta plimulto apartenas al la Demokrata Partio. Por venki ĉi tiun malhelpon, Lincoln proponas doni "honorojn" al membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj, kiuj volos subteni la 13-an Amendon. Lincoln klarigas ĝin tiel - la demokratoj en la plej bona kazo perdis la baloton, kaj post du monatoj ili estos sen laboro. Do ĝuste nun oni povas proponi al ili voĉdoni laŭ sia konscienco, kaj ne laŭ la rigida partilinio.

Lia familia situacio

La malstabila edzino de la prezidanto pezas sur li, kaj ambaŭ geedzoj-gepatroj maltrankvilas pri la sorto de siaj infanoj. En la filmo estas sugestite ke ebla kialo de tio estas la morto de ilia pli juna filo, baldaŭ antaŭ la okazaĵoj de la filmo. Lincoln malfacilas trakti kaj ŝin kaj la klopodojn de la 13-a Amendo samtempe. Ankaŭ, lia majoratulo neatendite alvenas de siaj studoj kaj postulas aliĝi al la armeo, kio aldonas al la angoro kaj malfacileco en la familia hejmo.

Lincoln navigas tra ĉi tiuj malfacilaĵoj, per persisto kaj fido ke la ĝusta afero efektive estos farita. Ĉe la fino de la filmo, Lincoln restis en sia loĝejo, dum la Reprezentantĉambro diskutis la akcepton de la 13-a Amendo al la Konstitucio. Unue, ekzistas leĝo kaj ordo koncerne intertraktadojn kun ribelaj reprezentantoj. Estas postulite fare de la opozicio de Lincoln ke reprezentantoj kiuj deziras diskuti la kondiĉojn de kapitulaco kaj la fino de la milito, estas intence prokrastitaj fare de Lincoln - por svingi la kongresajn reprezentantojn por voĉdoni en favoro de la amendo. La respondo de la prezidanto, kiu estas liverita per mesaĝisto, estas kompleksa respondo, kiu klarigas, ke ĝis nun neniuj kontaktoj estis faritaj kun reprezentantoj de la Konfederacio. Post streĉaj momentoj, kiuj rezultis el la deklaro de la gvidanto de la konservativa frakcio, Blair, ke li ne estos preta subteni la amendon ĝis li ricevos klarigon de la prezidanto, ke ja ne ekzistas reprezentantoj en la teritorio de la lando, la voĉdonado komenciĝas. Dum ĝi, rezultas, ke kelkaj el la reprezentantoj de la demokratoj ŝanĝas sian voĉdonon favore al pasigado de la leĝo. Tiel la leĝo estas pasigita, samtempe kun la komenco de la interparoloj kun la reprezentantoj de la sudo pri ilia fina kapitulaco.

En la finsceno, Lincoln renkontiĝas kun la membroj de la politika kabineto, en sia loĝejo. Ili diskutas diversajn temojn kiam mesaĝisto vokas Lincoln por hasti por akompani sian edzinon al la teatraĵo. Lincoln konsentas sed komentas tamen ke li prefere restus en la ĉambro kun siaj konsilistoj kaj daŭrigi al laboron.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]