Toraujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Torao-sanktejo kun tabuloj de la Dekalogo, la dek ordonoj, kaj katedro (Bima) laŭflankita de du menoroj, la tipaj judaj kandelingoj, kun la "eterna lumo" supre (Ner Tamid) kiel referenco al la ĉeesto de dio, sinagogo Saarbrücken

La ToraujoTorao-sanktejo (inter la sefardaj judoj hebree הֵיכָל, latinliterigo hēḵāl, Heĥal, signifo "palaco, templo"; inter la aŝkenazaj judoj hebree אָרוֹן הָקׄדֶש, latinliterigo Aron ha-Kodeŝ, signifo "la sankta kesto, la sankta sanktejo) estas sanktejo en kiu la volvlibroj de la Torao en la sinagogo estu konservita. Jam estis toraa sanktejo en la sinagogoj de la antikva epoko .

En la Mezepoko estis kutime nur niĉo en la orienta muro en kiu estis metita la tirkesto, dum en la modernaj tempoj estis uzata ligna ŝranko, kiu estis ĉirkaŭita de kadra arkitekturo.[1] Ĝis hodiaŭ, la sanktejo staras sur la antaŭa muro de la sinagogo turniĝanta al Jerusalemo kaj estas kovrita per brodita kurteno ("paroĥeto").

En la tago de fastado Tiŝ'a be'av, la Toraa sanktejo ne estas kovrita per kurteno kiel signo de funebro kaj restas malfermita.[2]

Estas kutime por la tri pilgrimaj festoj kaj dum la dek tagoj de pento kaj de reveno (al justa vojo), hebree עשרת ימי תשובה, Asereth Jemej Teŝuva, inter Roŝ Haŝana kaj Jom Kipur, ke oni interŝanĝas koloran paroĥeton kontraŭ blanka ekzemplero.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • La baza teksto de la koncerna germana artikolo je la stato de la 19-a de novembro 2023

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Kraus, Hans-Christoph Dittscheid, Gury Schneider-Ludorff (red.): Mehr als Steine… Synagogen-Gedenkband Bayern ("Pli ol ŝtonoj... Sinagoga Memoriga Volumo Bavario") Parto III/1: Malsupra Frankonio. Lindenberg en Algovio 2015, ISBN 978-3-89870-449-6, p. 847 (glosaro).
  2. Nils Ederberg: artikolo Ende einer Zeit: Warum der Tag der Tempelzerstörung auch Anlass zu Hoffnung gibt ("Fino de tempo: Kial la tago de la detruo de la templo ankaŭ donas esperon"). En la gazeto Jüdische Allgemeine, Germanio, la 11-an de julio 2013.