Torre la Ribera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torre la Ribera
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22483
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 97  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 0° 33′ O (mapo)42.3541666666670.55027777777778Koordinatoj: 42° 21′ N, 0° 33′ O (mapo) [+]
Alto 1 085 m [+]
Areo 32,06073 km² (32 06. 073 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torre la Ribera (Provinco Ŭesko)
Torre la Ribera (Provinco Ŭesko)
DEC
Torre la Ribera
Torre la Ribera
Situo de Torre la Ribera
Torre la Ribera (Hispanio)
Torre la Ribera (Hispanio)
DEC
Torre la Ribera
Torre la Ribera
Situo de Torre la Ribera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torre la Ribera [+]
vdr

Torre la Ribera [TOre lariBEra] (Turo de la Rivero, aŭ de la Riverbordo) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vilas del Turbón.

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Ribagorza, sur la baseno de la rojo Villacarlí.

La municipa ĉefurbo estas en la kerno de Torre la Ribera.

Ĝi limas norde kun Laspaúles, oriente kun Beranuy, sude kun Isábena kaj okcidente kun Valle de Bardají kaj Valle de Lierp.

Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj:

  • Brallans
  • Torre la Ribera (municipa ĉefurbo)
  • Vilas del Turbón
  • Villacarli
  • Visalibóns

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Torre la Ribera mem kiel sidejo de la municipo (1 085 msm)[1] estas je 125 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo HU-V-9601 sudoriente kun Beranuy kaj nordokcidente kun la valo de la rivero Rialbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Visalibons.

La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de ĝistiamaj municipoj en la 1960-aj jaroj.

Brallans dependis mezepoke de la monaĥejo de Obarra. En 1304 estis registroj de tekstila praindustrio. Visalibóns estis dokumentita por la unua fojo en 1004 kiel Bissalebons.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Torre la Ribera kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 101 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de Visalibons.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • La urba kerno.
  • Preĝejoj kaj romanikaj ermitejoj.
  • Ruinoj de senhomejo Brallans.
  • En Vilas del Turbón estas domegoj kaj banloko kun boteliga fabriko.
  • En Visalibóns estas romanika preĝejo kaj ermitejo.
  • Naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Torre la Ribera en la hispana Vikipedio.