Torrente, el brazo tonto de la ley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrente, el brazo tonto de la ley
filmo
Originala titolo Torrente, el brazo tonto de la ley
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 13 mar. 1998, 16 apr. 2015
Ĝenro komedia filmo, nigrakomedia filmo, agfilmo, suspensa filmo, krimfilmo
Reĝisoro(j) Santiago Segura
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Santiago Segura
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Roque Baños
Rolantoj Javier Cámara • Tony Leblanc • Javier Bardem • Antonio de la Torre • Chus Lampreave • Jimmy Barnatán • Santiago Segura • Espartaco Santoni • Carlos Bardem • Neus Asensi • Darío Paso • Manuel Manquiña • Manuel Tallafé • Luis Cuenca • Daniel Monzón • El Gran Wyoming • Mariola Fuentes • Andreu Buenafuente • Nuria de la Fuente • Gabino Diego • Máximo Pradera • Jorge Sanz • Fernando Trueba • Carlos Lucas • Sixto Cid
Honorigoj Goya Award for Best Supporting Actor • Goya Award for Best New Director
IMDb
vdr

Torrente, el brazo tonto de la ley (Torrente, la stulta brako de la leĝo) estas hispana filmo de 1998, verkita, rolulita, kaj reĝisorita de Santiago Segura. Ĝi populariĝis pro kruda humuro karikatureca, en kiu abundas ŝercoj de malbona gusto, maldeca parolmaniero kaj malpuraj scenoj. La titolo estas parodio de Cobra, el brazo fuerte de la ley (Cobra, la forta brako de la leĝo), nomo per kiu oni reklamadis en Hispanio la filmo Cobra, protagonistigita de Sylvester Stallone.

Tiu ĉi filmo ricevis du Goya-premiojn kaj iĝis la plej enspeziga filmo de la historio de la hispana kino, poste superita de sia sekvaĵo, Torrente 2, misión en Marbella. Krome ĝi metis la fundamentojn de la persona humura stilo de Santiago Segura, kiu reĝisoris ankaŭ tiun duan parton, la trian (Torrente 3: el protector), la kvaran (Torrente 4: Lethal Crisis (Crisis Letal)) kaj la kvinan (Torrente 5: Operación Eurovegas). Tiuj du lastaj estis filmitaj per stereoskopa tekniko.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

José Luis Torrente (Santiago Segura) estas korupta policano maĉista, rasista, frankista, malĝentila, prostitutinema, drinkema, drogema, fanatikulo de popularaĉa kantisto El Fary, kaj de la futbalteamo Atlético Madrid. Li faras noktan patroladon tra la urbocentro de Madrido ĝis alveno hejmen, trafas "Rafi" (Javier Cámara) sur la ŝtuparo, kiu helpas sian patrinon (Chus Lampreave) en la fiŝvendejo. Torrente vivas kun sia patro Felipe (Tony Leblanc), kiu moviĝas nur per rulseĝo, kaj estas fitraktita de sia filo, eĉ por ke li almozulu. Torrente plej ofte venas al vendejoj kie li profitas neatentemon de la vendistoj kaj manĝas en la restoracio de sia amiko Antonio (Cañita Brava) ĝis tiu forigas lin ĉar Torrente akumulas ŝuldon de 6 000 pesetoj da viskio.

Hazarde, post lia patro suferis atakon, Torrente malkovras intrigon de drogotrafiko en restoracio de orienta kuirarto, estrita de iu Mendoza (Espartaco Santoni), kies vicestro estas "El Francés" (Manuel Manquiña). Helpita de Rafi kaj fuŝega bando de liaj amikoj (Carlitos, Malaguita, Toneti kaj Bombilla) planas dismunti la intrigon, sed ne ĉio glatas kaj preskaŭ ĉiu estas murdita. Tamen li mem sukcesas akiri militakiron de 50 milionoj da pesetoj kiujn Mendoza estis transdononta al alia trafikanto kaj fuĝas per ambulanco al Torremolinos.[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Santiago Segura: José Luis Torrente, korupta policano.
  • Javier Cámara: Rafi, nome Rafael Jiménez Valera, fiŝvendisto kaj armilaremulo, adoranto de Torrente.
  • Chus Lampreave: Remedios "Reme" Valera, posedantino de la fiŝvendejo Los Jureles, kaj patrino de Rafi.
  • Neus Asensi: Amparo, kuzino de Rafa, amata de Torrente.
  • Manuel Manquiña: El Francés, kruela sikario de Mendoza.
  • Luis Cuenca: trinkejestro kie ĉiutage matenmanĝas Torrente ses viskiojn.
  • Tony Leblanc: Felipe Torrente, paralizita patro de Torrente, uzita de tiu por ricevi publikan helpon kaj almozojn.
  • Espartaco Santoni: Mendoza, es el drogotrafikanto kaj virinemulo.
  • Julio Sanjuán: Malaguita
  • Darío Paso: Bombilla
  • Jimmy Barnatán: Toneti
  • Carlos Bardem: Cayetano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. TORRENTE, el brazo tonto de la ley. Elmarginando. 6a de junio 2010. Arkivita el la originalo la 9an de junio 2010. Konsultita la 10an de julio 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]