Torturado de bestoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subnutrita kaj decimita kortbirdaro en grandbreda stacio

Torturado de bestoj estas ara markigo por homa agado, dum kiu estas celeme aŭ nesciante vundataj la bestoj, estas damaĝigata ĝia sano, okazas malplibonigo de vivkondiĉoj, fiziologia suferado, neebleco vivi plenvaloran vivon kaj simile.

Situacioj

Diversaj grupoj de loĝantaro komprenas la nocion torturado de bestoj diference kaj dependas de konkreta situacio kaj kulturo, kiel ili taksos tiujn ĉi montrojn rilate al la bestoj. Plimulte superas opinio, ke la torturado de bestoj estas markigo por procesoj, kiuj povas gvidi al daŭra damaĝigo de la sano de besto aŭ ekstremokaze ĝis ĝia mortigo, nome sekve de rekta atako kontraŭ la besto aŭ al morto influe de neglekto de la baza zorgo.

Kvankam la bestoj estas el jura vidpunkto prenataj en juraj priskriboj en multaj landoj kiel moveblaj aĵoj, samtempe oni komencas de lastaj jardekoj de la 20-a jarcento aperi opinio por ilia ŝirmo kiel vivaj estaĵoj. La torturado de bestoj tiel okazas en multaj ŝtatoj punkrimo, pro kiu minacas al krimulo puno de forpreno de libereco en diversa longeco depende de ŝtato. En pluaj landoj temas pri krimeto, kie krimulo estas deviga pagi nur damaĝon aŭ punmonon. En pliaj landoj estas al la bestoj aljuĝataj neniaj rajtoj, do dum malbona konduto al ili temas pri nenia krimeto. Leĝdonpova vido al tiuj ĉi faroj rilate al la bestoj dependas de kultura medio kaj aktivecoj de la loĝantaro, kiu realiĝis pri enkonduko de rajtoj de bestoj surbaze de komunikile konataj kazoj.

La rajtoj de bestoj respektive prijuĝado de ilia torturado en kunteksto de leĝdona povo dependas eĉ de difino de leĝo por ilia ŝirmo, kiu difinas, kiuj grupoj estas konsiderataj kiel bestoj ŝirmataj de tiuj ĉi leĝoj. En Ĉeĥio tiel estas ekzemple ŝirmataj sole vertebruloj, kiuj atingis postembrian stadion[1]. Sed en pli vasta komprenado oni komprenas la torturadon de bestoj por damaĝigado aŭ nehumana mortigado de kiu ajn animalo eĉ el malpli altaj genroj.

En aliaj landoj tiu afero okazigas polemikojn kiuj rilatas al kulturaj tradicioj, ekzemple taŭrludado en Hispanio, vulpoĉasado en Britio, manĝado de hundoj kaj de aliaj bestoj malbone traktataj en Ĉinio ktp.


Referencoj


Vidu ankaŭ