Trajnkapero en 1975

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La trajno je la 12-a tago de la kapero

La trajnkapero ĉe Wijster okazis en decembro 1975 apud la vilaĝo Wijster provinco Drenthe Nederlando, inter la stacioj Hoogeveen kaj Beilen.

Je mardomateno la 2-a de decembro je la horo 10:07 la trajno Groningen-Zwolle estis haltigita per la alarmbremso inter la paŝtejoj. Sep Sud-Molukanoj junuloj el Bovensmilde kaperis la trajnon pro ilia strebado por libera Respubliko de la Sud-Molukoj. Tri personoj mortis: la kondukisto kaj du pasaĝeroj estis mortpafitaj fare de la kaperantoj. Post dudek tagoj la kaperantoj kapitulacis.

Samtempe kun la kapero alia grupo de Sud-Molukanoj, ankaŭ sep el Bovensmilde, okupis la indonezian konsulejon en Amsterdamo.