Transversa kojlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transversa kojlo
Loko de la transversa kojlo en la dika intesto
Loko de la transversa kojlo en la dika intesto
Loko de la transversa kojlo en la dika intesto
tipo de organero • klaso de anatomia unuo
latine colon trānsversum
sistemo Digesta sistemo
vdr
Diametroj de la partoj de la dika intesto (anglalingve)

La transversa kojlo[1][2] (latine colon trānsversum) estas la horizontala parto de la homa dika intesto, inter la ascenda kojlo kaj la descenda kojlo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La transversa kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la descenda kojlo kaj la sigmoido kaj post la ascenda kojlo. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 50 centimetroj; ĝia interna diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 5,8 centimetroj. Ĝi estas la plej longa kaj la plej movebla parto de la dika intesto.

La transversa kojlo estas tipe horizontala, tra kiu la digestataĵo moviĝas maldekstren en la homa abdomeno. Ĝi kuŝas sub la hepato kaj la stomako.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

La transversa kojlo sorbas akvon kaj salojn el la ĉimo. Ĝi estas la lasta parto de la nutrokanalo, en kiu multe okazas sorbado de nutraĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. transvers/a”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).
  2. kojl/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]