Trey Parker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Trey Parker 2013

Randolph Severn „Trey“ Parker III. (naskiĝinta la 19-an de oktobro 1969 en Conifer, Colorado) estas usona aktoro, scenaristo, produktisto kaj reĝisoro. Li estas konata kiel kreinto de la televida serio South Park, kiun li produktis kune kun sia amiko Matt Stone. Kiel muzikisto li estas aktiva en la rokbando DVDA kaj komponas verkojn por South Park.