Trezoro de Štěchovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido al Štěchovice

Trezoro de Štěchovice estas onidira konsisto de trezoroj de Tria regno, kiun onidire fine de la dua mondmilito transportis el Berlino tra Madrido ĝis Argentino kaj ĝi finis sur la ĉeĥa teritorio enfosita ie en ĉirkaŭaĵo de Štěchovice. La sendaĵo onidire enhavis 540 kestojn kaj konsistoj povis esti originalo de kontrakto Ribbentrop–MolotovSukcena Ĉambro.[1] Post la jaro 1989 oni klopodeme serĉis la treoron en la indikitaj loko, sed sen rezulto. En novembro de 2022 la ĉefa serĉanto de la trezoro, Helmut Gaensel, konfesis, ke li elpensis la okazintaĵon pri la enfositaj kestoj.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Komence de la jaro 1945 estis certe en Germanio, ke la milito estas malvenkita kaj ĝiaj reprezentantoj klopodis savi la akiritan posedaĵon. Laŭ la legendo la sendaĵo de 540 kestoj kun valoraĵoj venis sur la teritorion de Protektorato Bohemio kaj Moravio. Pri la tasko kaŝi la trezoron estis onidire komisiita kolonelo Emil Klein, la komandanto de pionirara (specialigita) lernejo de SS en Hradištko. La kestoj estis onidire transŝovitaj ĝis Hradištko al preparita ŝtolo, kie francaj kaj rusaj militkaptitoj el proksima militkaptitejo enfosis kaj kamuflis ilin, poste ili estis fare de gardantoj de SS pafmortigitaj. La grupeto de tiuj ĉi ses gardantoj poste estis onidire likvidita de E. Klein kaj lia adjuktanto Steige.

Serĉantoj de la trezoro[redakti | redakti fonton]

Inter la plej konataj sefrĉantoj de la trezoro apartenis Helmut Gaensel,[2] naskiĝinto el Kovářská, kiu jam en la jaro 1968 traktis kun oficoj pri la elpreno de la trezoro de Štěchovice. Sed post alveturo de okupaciaj soldataroj Gaensel forlasis Ĉeĥoslovakion. En Sud-Ameriko li serĉis naziajn prominentojn, kiuj elmigris el Germanio. Gaensel konjektis, ke plua konsisto de la trezoro povus esti proponoj de sekretaj armilo, ekzemple aviadilo de diska form, kiun oni onidire evolis en Avia Letňany. La alia konata serĉanto estis Josef Mužík,[3] kiu pri la terezoro eldonis eĉ trilogion de libroj. Post jaroj de serĉado li asertas, ke en la ĉirkaŭaĵo de Hradištko kaj Štěchovice troviĝas sep metiejoj kaj ankoraŭ tri restas esplori. La sefrĉado de ambaŭ estis malsukcesa kaj Helmut Gaensel en la jaro 2022 konfesis, ke li elpensis la okazintaĵon pri la trezoro.

Ebla klarigo[redakti | redakti fonton]

La akva elektrejo Štěchovice estis finkonstruita dum protektorato, kiam estis decidite ankaŭ pri konstruado de pumprezerva akvoenergia centralo Štěchovice. Proporcie malgranda elektrejo akiris por Nazia Germanio signifon en februaro de 1943, kiam rezistmovadanoj neniigis akvan elektrejon Vemork en la okupita Norvegio, kiu produktis pezan akvon, kio estis por Gemanio ununura vojo kiel veni al nuklea bombo. En majo de 1943 neniigis Aliancanoj valbaraĵojn en Rejnlando, pro kio venis en antaŭaĵon la elelktrejo Štěchovice pro avantaĝa lokigo en la okupita teritorio, kiu ne estis Aliancanoj dume armea celo por bombardado. El decido de regna protektoro tiel la konstruado de la elelktrejo Štěchovice ricevis absolutan prioriton. En la ĉirkaŭaĵo ja estis konstruata nenia produktejo por peza akvo, sed Centraj elektrejoj en decembro de 1941 informis municipan oficon en Štěchovice, ke en januaro de 1942 estos trafikigita kondukilaro de alta tensio kondukanta tra la katastro de la municipo. La elelktrejo komencis liveri kurenton nur en aŭtuno de 1943, dum kio la kondukilaro celis en disbaranĉigejon en Mirovice kaj plu ĝis Příbram, kie tiam agadis esplora instituto Waffen Union, kio estis komuna projekto de pilzena Škoda, Zbrojovka Brno kaj Explosia en Semtín. La esplor instituto havis por SS evoluigi kaj produkti novajn armilojn kaj fine de la milito tie teamo de Rolf Engel evoluis rakedojn por solidaj brulaĵoj. La elektrejo tiel havis por Gemanio ĉefan signifonen la sekreta plano por reverso en la dua mondmilito .[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. STRENK, Michal, Miloš CALDA, Jan VALEŠKA, , Jaroslav VEIS, Jan ČERMÁK, Kateřina HILSKÁ a Jan ŠULC. Velké záhady minulosti. Praha: Výběr Reader's Digest, 1995. (ISBN 80-900065-2-3)
  2. {{{Titolo}}}. Lovecpokladu.cz.
  3. MUŽÍK, Josef. Štěchovický poklad- Mýtus nebo Skutečnost?. Český Těšín: Schwank, 1995.
  4. Klíma, Josef. Tajný plán, který mohl rozhodnout válku. A klíčovou roli v něm hráli Češi. Alirita 2023-03-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]