Tria Heredsekvomilito de Geldern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Tria Heredsekvomilito de Geldern, ankaŭ nomata Milito de Kleve, Malpaco de Geldern kaj Malpaco de Jülich, estis milita konflikto pri Duklando Geldern inter la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg kaj la Imperiestro Karlo la 5a en la jaro 1543. La konflikto finiĝis en la sama jaro per la Kontrakto de Venlo. Ĝi validas kiel markstono en la historio de la nederlanda-malsuprorejna regiono, en kiu kunpuŝiĝis la regionaj interesoj de Jülicher Duko Vilhelmo la 5a kaj la universala postulo de la imperiestro pri regeco.[1] La milito daŭris preskaŭ tri monatojn kaj dezertigis vastajn partojn de la Unuiĝintaj Duklandoj.

La Unuiĝintaj Duklandoj inter 1538 kaj 1543 inkluzive la disputitan Duklandon Geldern kaj la apartenan Graflandon Zutphen

Politika elirsituacio[redakti | redakti fonton]

En 1472 de Duko Arnoldo de Geldern garantidonis sian duklandon al Karlo la Brava de Burgonjo. Tiu ĉi konkeris la duklandon en la sekva jaro, je kio li transcedis kelkajn partojn, inter ili Goch, al Duklando Kleve. La popolo de Geldern multe suferis pro la potencoŝanĝo, tamen ne povis rezisti al la burgonja-aŭstra regado.

En 1477 la morto de Karlo la Brava ŝanĝis la situacion. Por la venontaj 60 jaroj Duklando Geldern ree fariĝis memstara, ĉar Reĝlando Francujo pro strategiaj kaŭzoj instalis la lastan vivantan heredanton el la dinastio Egmond, Karlon de Egmond, kiel reganton. La francoj eluzis lian malamon kontraŭ la dinastio de la Habsburgoj, por loki lin kiel konstanta malhelpulon en najbarecon al habsburgaj teritorioj.

La 3an de oktobro 1528 Karlo de Egmond estis promesinta en la Kontrakto de Gorkum, ke Geldern iru al Karlo la 5a, se li mortus sen viraj idoj. Karlo la 5a eksciis tamen mallongan tempon poste de sekretkontrakto, kiu promesis al la franca reĝo Francisko la 1a la teritorion por ĉiujare pagenda monsumo da 50.000 pundoj da Turnozo[2]. Pro ĉi tiu kaŭzo Karlo de Egmond devis subsigni per la Kontrakto de Grave duan dokumenton, kiu denove konfirmis la rajtojn de Karlo la 5a.

En la jaro 1538 Karlo de Egmond mortis en postanto. Per tio ekestis potencovakuo, kiun multaj potencoj volis eluzi je siaj avantaĝoj. La filino de la mortinto, Filipa de Geldern, deduktis el siaj parencaj ligoj regopretendon de Loreno. Ŝia filo Duko Antonjo de Loreno, postulis Duklandon Geldern por si.

Aldone la dinastio Jülich-Kleve-Berg prezentis heredopretendojn. Tiuj ĉi rezultis el la geedzeco de Duko Vilhelmo la 2a de Jülich, mortinta en 1393, kun Maria de Geldern. Aldoniĝis, ke la statoj de Geldern en januaro de 1538 estis sin decidintaj por reganteco de la heredoprinco Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg. Kvankam Karlo de Egmond fakte ne konsentis kun tiu ĉi solvo, la 27an de januaro 1538 Duko Karlo faris kontrakton kun Duko Johano de Jülich-Kleve-Berg. Konforme kun ĉi tiu kontrakto Heredoprinco Vilhelmo transprenis Duklandon Geldern sub patroneco de Karlo de Egmond. Post la morto de Karlo de Egmond Vilhelmo estus okuponta la heredosekvon en Geldern. Per tio la reganta familio de la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg rigardis la transprenon de Geldern kiel devige ligan.[3]

Akiro de Geldern fare de Jülich-Kleve-Berg estus plirangigonta tiun ĉi landamason al transregione grava potenco en la imperio. Per la akiro de Geldern estus ekestinta seninterrompa teritoria akso ekde Jülich trans Kleve resp. de Mark trans Berg kaj Kleve ĝis la bordo de la Suda Maro. La teritoria ligo tiel ekestinta estus ampleksanta grandajn partojn de Vestfalujo (Mark, partojn de Berg, Lippstadt kaj Ravensberg), de Rejnlando (Kleve, Berg kaj Jülich) kaj de Nederlando (Gelderlando, Zutphen kaj Ravenstein). Krom tio tia evoluo estus efikonta sur la konfesioj en Rejnlando, ĉar la dukoj de Jülich-Kleve-Berg estis malfermaj al protestantismaj ideoj.

La 6an de februaro 1539 mortis Johano la 2a de Jülich-Kleve-Berg, al kiu postsekvis Vilhelmo la 5a. Lia pretendo pri Geldern tamen ne estis akceptata. Por teni pli fortan pozicion kontraŭ Karlo la 5a, Vilhelmo la 5a geedziĝis en 1541 pro nure taktikaj kaŭzoj la nur 13 jarojn aĝan nevinon de la franca reĝo, Jeanne d’Albret. Li esperis de tio en konfliktokazo francan subtenon kaj la kronon de Navaro, kiu estus fortikiganta lian renomon ĉe la kortegoj en Eŭropo. La geedzeco tamen ne estis plenumata kaj post kvin jaroj nuligata. En 1555 Jeanne d’Albret fariĝis kiel Johana la 3a reĝino de Navaro kaj zorgis por la elimino de la katolika doktrino en sia reĝlando.

Karlo la 5a siaflanke ankaŭ estis provinta bazigi sian pretendon per ekligo de novaj familiaj rilatoj. En 1540 li estis edziniginta sian nevinon Kristina de Danujo kun Francisko la 1a, heredoprinco de Loreno, kaj per tio inklininta la lorenan dukon al la rezigno pri Geldern.[4]

Militagoj kaj packontrakto[redakti | redakti fonton]

Maarten van Rossum, historia bildigo

La 16an de julio 1542 la marŝalo de Duko Vilhelmo la 5a, Maarten van Rossum, enmarŝis en la imperiestrajn Nederlandojn. Tion li faris kiel aliancano de la reĝo de Francujo. Tiu ci estis deklarinta la 12an de julio 1542 al Karlo la 5a la militon. Maria de Aŭstrujo, Guberniestro de la Nederlandoj, komencis la 1an de oktobro 1542 kontraŭofensivon. Paskolundon de la jaro 1543 ŝi suferis en la Batalo de Sittard malvenkon kontraŭ la trupoj de la Unuiĝintaj Duklandoj.

Imperiestro Karlo la 5a ne tuj povis helpi la ĝeneralan guberniestrinon, ĉar lia pro siaj militiroj en Italujo kontraŭ Reĝo Francisko la 1a de Francujo estis malhelpata. Dum la Imperia Stata Kongreso en Nurenbergo en 1543 oni interkonsentis laŭ petoj de la germanaj imperiaj princoj kaj nome de Karlo la 5a kun la reprezentantoj de Vilhelmo la 5a batalhalton por du monatoj. Tiu ĉi batalhalto ekvalidis la 12an de majo 1543.[5] Vilhelmo la 5a esperis pri franca helpo pro sia geedzeco kun Jeanne d’Albret same kiel pri ebleco, esti akceptata en la Ŝmalkalda Ligo. Li restis tamen sensukcesa.

Post la alveno de la imperiestro kun novaj trupoj ĉe la malsupra Rejno la milito komencis denove. Karlo la 5a konkeris kaj dezertigis la urbon Düren, kiu validis kiel nekonkerebla, ĉar ĝiaj remparoj en la jaroj antaŭe estis konsiderinde modernigitaj. Saman sorton kiel la urbo ankaŭ havis Kastelo Nideggen, kiu apartenis al Duklando Jülich-Kleve-Berg. Dum la bataloj ĉe Düren ĝis 61.000 imperiestraj soldatoj sieĝis la urbon, en kiu troviĝis nur 3000 loĝantoj kaj trupoj de la Unuiĝintaj Duklandoj.[6] Je la bataloj daŭrantaj du tagojn mortis 16.000 homoj, inter ili 2500 defendintoj.[6] Oni raportis, ke Karlo la 5a la tagon antaŭ la atako vizitis kapelon en Düren, la Sanktuldometon, preĝante pri la Dia beno por la sturmo kontraŭ la urbo.[6]

Post la fino de la batalo la urbo estis cindro kaj ruino, kion ne nur estis kaŭzinta la pripafadoj, sed ankaŭ brulego, kiu estis grave dezertiginta la urbon.

Post la plena malvenko de Jülich-Kleve-Berg okazis la Kontrakto de Venlo, kiu estis subskribata la 7an de septembro 1543. En tiu ĉi Vilhelmo la 5a rezignis pri siaj pretendoj je Duklando Geldern kun ĝiaj kvar partoj Nimego (Betuwe), Arnhem (Veluwe), Zutphen kaj Roermond. Tiuj ĉi iris pro la dispartigo de la habsburgaj posedaĵoj post la abdiko de Karlo la 5a al la hispana linio kaj fariĝis finfine parto de Hispana Nederlando. Krom tio Vilhelmo la 5a devis sindevigi resti katolika kaj pribatali la reformacion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Crecelius: Der geldrische Erbfolgestreit zwischen Kaiser Karl V. und Herzog Wilhelm von Jülich, Berg und Cleve (1538–1543). En: Zeitschrift des Bergischen Geschichtsvereins 23 (1887), pj 50–155; Darstellung pj 50–57, Beilagen mit Abdruck von Quellen pj 57–155.
  • Paul Heidrich: Der geldrische Erbfolgestreit 1537–1543. Brunnemann, Kassel 1896
  • Bernhard Schönneshöfer: Geschichte des Bergischen Landes. Baedeker, Elberfeld 1895, pj 188–198
  • Franz Petri: Landschaftliche und überlandschaftliche Kräfte im habsburgisch-klevischen Ringen um Geldern und im Frieden von Venlo (1537–1543). En: Max Braubach, Franz Petri (eld.): Aus Geschichte und Landeskunde. Forschungen und Darstellungen. Franz Steinbach zum 65. Geburtstag gewidmet von seinen Freunden und Schülern. Röhrscheid, Bonn 1960, pj 92–113.
  • Guido von Büren, Johannes Maaßen: Der Geldrische Krieg von 1543. En: Elmar Alshut, Guido von Büren, Marcell Perse (eld.): Ein Schloss entsteht… Von Jülich im Rheinland bis Horst in Westfalen. Jülicher Geschichtsverein 1923 e.V., Jülich 1997, ISBN 3-930808-06-4, pj 21–25.
  • Nicolette Mout: Die Niederlande und das Reich im 16. Jahrhundert (1512–1609). En: Volker Press (eld.): Alternativen zur Reichsverfassung in der Frühen Neuzeit? (= Schriften des Historischen Kolleg. Kolloquien, Band 23.) Oldenbourg, Munkeno 1995, ISBN 3-486-56035-2, pj 143–168.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. G. von Büren, J. Maaßen: Der Geldrische Krieg von 1543, S. 21.
  2. G. von Büren, J. Maaßen: Der Geldrische Krieg von 1543, S. 23.
  3. Theodor Joseph Lacomblet, en: Urkundenbuch für die Geschichte des Niederrheins oder des Erzstiftes Cöln, 1401–1609, Urkunde 537. Volumo 4, 1858, p [684]658. Reta versio
  4. G. von Büren, J. Maaßen: Der Geldrische Krieg von 1543, S. 23–24.
  5. Theodor Joseph Lacomblet, in: Urkundenbuch für die Geschichte des Niederrheins oder des Erzstiftes Cöln, 1401–1609, Urkunde 543. Volumo 4, 1858, S. [701]675. Reta versio
  6. 6,0 6,1 6,2 Manfred Mende: Das Dürener Muttergotteshäuschen, S. 2.