Saltu al enhavo

Tria Meza Periodo de Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Politikaj grupiĝoj dispartigis antikvan Egiption dum la Tria Meza Periodo. La limoj supre montras la politikan situacion meze de la 8-a jarcento antaŭ nia erao

La Tria Meza PeriodoTria Intertempo aludas al la tempo en Antikva Egiptio de la morto de faraono Ramseso la 11-a en la jaro 1070 antaŭ nia erao ĝis la fondo de la dudeksesa dinastio de Psametiĥo la 1-a (greke Ψαμμήτιχος, Psammetiĥos, en iuj modernaj lingvoj ankaŭ nomata Psamtik) en la jaro 664 antaŭ nia erao, post la elpelo de la nubiaj regantoj de la dudekkvina dinastio.

nubiaj faraonoj de la 25-a dinastio
Nuri-piramidoj

Tiu periodo estas karakterizita per la iom-post-ioma disrompiĝo de la faraona potenco. Jam en la regotempo de Ramseso la 11-a, la dudeka dinastio de Egiptio perdis sian povon en la urbo de Teboj, kies pastroj estis pli kaj pli potencaj. Post lia morto, en la periodo de la dudekunua dinastio de Egiptio lia posteulo Smendes la 1-a regis de la ĉefurbo Tanis, kaj la Altaj Pastroj de Amono en Teboj regis la sudon de la lando. Fakte, ĉi tiu divido estis malpli grava ol ŝajnas, ĉar ambaŭ pastroj kaj faraonoj venis de la sama familio.

La lando estis firme reunuigita dum la tempo de la dudekdua dinastio fondita de Ŝoŝenk la 1-a en la jaro 945 (aŭ 943) antaŭ nia erao - li kaj liaj posteuloj estis idoj de berberaj enmigrintoj, origine el antikva Libio. Tiu tempo donis stabilecon al la lando por iom pli ol jarcento, sed post la reĝado de Osorkon la 2-a, la lando efektive disrompiĝis al du ŝtatoj: reĝo Ŝoŝenk la 3-a de la dudekdua dinastio kontrolis Malsupran Egiption de la jaro 818 antaŭ nia erao, dum reĝo Takelot la 2-a kaj lia filo Osorkon (la pli posta reĝo Osorkon la 3-a) regis Mezan kaj Supran Egiption. En Teboj, civila milito inundis la urbon inter la fortoj de Pedubast la 1-a, kiu estis proklamita sin faraono kontraŭ la ekzistanta dinastia linio de Takelot la 2-a (tiu dinastio poste ricevis la nomon "Osorkon B"). Tiuj du frakcioj interbataladis, kaj la konflikto estis nur finita en la regojaro 39 de Ŝoŝenk la 3-a, kiam la dinastio Osorkon B komplete venkis siajn malamikojn. En Supra Egipto fondiĝis la libia dinastio de reĝoj Osorkon la 3-a, Takelot la 3-a' kaj poste -Rudamun, sed la reĝlando rapide disfalis post la morto de Rudamun: kreskis lokaj urboŝtatoj sub reĝoj kiel Peftjaubast de Herakleopolis, Nimlot de Hermopolis, kaj Ini de Teboj.

La nubia regno de la sudo prenis plenan avantaĝon de tiu divido kaj politika nestabileco. Antaŭ la atako de Egiptio en la 20-a regojaro de la nubia reĝo Pije, la antaŭa nubia reganto - Kaŝta - jam etendis sian regnan influon al Teboj kiam li devigis Ŝepenupet, la Dian Adorantinon de Amono kaj fratino de Takelot la 3-a, adopti lian filinon Amenirdis, esti ŝia posteulino. Tiam, 20 jarojn poste, ĉirkaŭ la jaro 732 antaŭ nia erao, lia posteulo Pije kun sia armeo marŝis norden kaj venkobatis la kombinitajn armeojn de pluraj denaske egiptaj regantoj: Peftjaubast, Osorkon la 4-a de Tanis, Iuput la 2-a de Leontopolis kaj Tefnaĥt de Sais. Pije establis la dudekkvinan dinastion kaj nomumis la venkitan regantojn esti lia provincaj regantoj. Lin regadon daŭrigis unue lia frato Ŝabaka, kaj poste liaj du filoj Ŝebitku kaj Taharka. La unuigita Nilovala imperio de la 25-a dinastio estis tiel granda kiel ĝi estis dum la Nova Imperio. Faraonoj kiel Taharka konstruigis aŭ restarigis templojn kaj monumentojn en la tuta Nila valo, inkluzive de Memfiso, Karnak, Kaŭa kaj Ĝebel Barkal. La 25-a dinastio finiĝis kiam liaj regantoj retiriĝis al sia spirita patrujo en Napata. Tie (en Al-Kuru kaj Nuri) ĉiuj faraonoj de la 25-a dinastio estas entombigitaj sub la unuaj piramidoj kiuj estis konstruitaj en la Nila valo post jarcentoj. La dinastio de Napata kondukis al la Reĝlando de Kuŝ, kiu floris en Napata kaj Meroe ĝis almenaŭ la 2-a jarcento de nia erao.

La internacia prestiĝo de Egiptio malpliiĝis konsiderinde de tiu tempo. La internaciaj aliancaj ŝtatoj estis falintaj firme en la influsferon de Asirio, kaj de ĉirkaŭ la jaro 700 antaŭ nia erao la demando estis kiam, ne ĉu, ekestus milito inter la du ŝtatoj. Malgraŭ la grandeco kaj riĉeco de Egiptio, Asirio havis pli grandan provizon de ligno, dum Egiptio havis kronikan malabundon je tio, kaj sekve en Asirio eblis la produktado de pli da karbo necesa por fandado de fero, donante al Asirio pli grandan provizon da feraj armiloj. Ĉi tiu diferenco fariĝis kritika dum la asiria invado de Egiptio en la jaro 670 antaŭ nia erao. Konsekvence, la regado de faraono Taharka kaj tiu de lia posteulo, (la unua) Tanutamun, plenis je konstanta konfliktado kun la asirianoj. En la jaro 664 antaŭ nia erao la asirianoj metis la finan baton, prirabis Tebojn kaj Memfison.

Ekde tiu jaro, Egiptio estis regita - plenajn ok jarojn antaŭ la morto de Tanutamun - per la dudeksesa dinastio, klientoreĝoj nomumitaj de la Asirianoj, kiuj sukcese ŝanceligis la politikan sendependecon de Egiptio sub ilia reĝado. Psamtik la 1-a estis la unua asirie rekonita reĝo de la tuta Egiptio, kaj li alportis stabilecon al la lando en liaj 54 jaroj de reĝado de la urbo de Sais. Kvar sinsekvaj reĝoj daŭrigis gvidi Egiption en plia periodo de paco kaj prospero de la jaroj 610 ĝis 525 antaŭ nia erao. Bedaŭrinde por ilia dinastio, nova potenco kreskis en okcidenta Azio - Persio sub ties Aĥemenida dinastio. Faraono Psamtik la 3-a estis transpreninta de lia patro Ahmose la 2-a la regadon dum tempo de nur 6 monatoj, kiam li devis alfronti la armeon de la Persa Imperio en Pelusium. La persoj jam prenis Babilonon kaj Egiptio estis kompare multe pli malforta ŝtato, do rapide malvenkis. Post la malvenko de la egipta armeo, la faraono Psamtik la 3-a mallonge eskapis al Memfiso, antaŭ ol li estis fine malliberigita kaj poste ekzekutita en Susa, la ĉefurbo de la Persa reĝo Cambises, kiu nun formale havis la titolon faraono de Egiptio.

Historiografio

[redakti | redakti fonton]

La historiografio de ĉi tiu periodo estas pridisputata pro diversaj kialoj. Unue estas disputo pri la utileco de tre artefarita termino kiu kovras ekstreme longan kaj komplikan periodon de la egipta historio. La Tria Meza Periodo inkluzivas longajn periodojn de stabileco kaj ankaŭ de kronika malstabileco kaj de enlandaj militoj: la nomo pli kamuflas ol klarigas tiun fakton. Due estas signifaj problemoj de kronologio el pluraj niveloj: unue, estas la malfacileco de datiĝo komuna al la tuta egipta kronologio, sed tiu-ĉi periodo estas aparte pridisputata pro komparoj de biblia arkeologio kiu ankaŭ enhavas forte disputatajn datojn. Fine, iuj egiptologoj kaj bibliaj erudiciuloj, kiel Kenneth KitchenDavid Röhl havas novajn aŭ kontroversajn teoriojn pri la familiaj rilatoj de la dinastioj de tiu-ĉi periodo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bronzepoka kolapso