Triangulo de la morto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Triangolo rosso Emilia

La sintagmo Triangulo de la morto (aŭ Ruĝa Triangulo, laŭ ĵurnalisma lingvaĵo) indikas norditalian Emilian areon en kiu, ĉirkaŭ la fino de la Dua Mondmilito, inter septembro 1943 kaj 1949, okazis rimarkinda nombro da mortigoj, pravigitaj per politikaj motivoj kaj pri kiuj oni kulpigis partizanojn kaj kromajn aktivulojn el komunistaj tendencoj.[1]

Iuj esploristoj nombris ĝis 4 500 mortintojn kaŭzitajn de la “partizana justico” ĉe la fino de la Dua Mondmilito en la Triangulo de la morto.[2]. Preskaŭ sama nombro aperas en policaj raportoj.

Laŭ historiisto Francesco Malgeri[3] kaj ĵurnalisto Giampaolo Pansa kaj laŭ aliaj fontoj, estas preciza tempolimo de tiu fatala triangulo, kiu teritorie koncernas tri italajn provincojn, kies mapo, kunigita en unu, formas ĝuste triangulon (kvankam da similaj eventoj estas denuncataj ankaŭ en malproksimaj zonoj de regiono Emilio-Romanjo.

La aparta situacio en Emilio-Romanjo.[redakti | redakti fonton]

La politika situacio en la Emilia regiono de tiu epoko estis aparte perforta. Al la komenca batalo inter faŝistoj kaj kontraŭfaŝistaj grupoj aldoniĝis fortaj deziroj realigi ŝanĝojn de la sociaj rilatoj, ekzemple, disputoj inter bienuloj kaj kamparanoj, ĉi-lastaj ligitaj per kontraktoj malmulte pagataj. Alian socialan novaĵon estigis pastroj de la Katolika Eklezio, kiuj, imite al aliaj modeloj kiel tiu de pastro Zeno Saltini, imagis Eklezion staranta defende de la malfortuloj [4]. Ankaŭ ĉi tiuj starpunktoj trenis al morto iujn pastrojn.

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

Unu el viktimoj de la komunistaj partizanoj en la Triangulo de la morto estis la katolika dekkvarjaraĝa seminariano Rolando Rivi, proklamita beatulo de la Katolika Eklezio en 2013 ĉar oni mortigis lin “en odium fidei”” (pro malamo al la kristana kredo). La 13-a de aprilo 1945 li estis barbare torturita kaj mortigita de partizanaj komunistoj, kiuj vidis en li estontan malhelpanton por la starigo de sia ideologio. La postaj tribunalaj verdiktoj kondamnis Giuseppe Corghi kaj Delciso Rioli, membroj de la komunistaj Brigadoj Garibaldi, al 22jara prizonpuno.[5]

Plejmulto el la murditoj estis katolikoj: nekomunistaj partizanoj kaj/aŭ ekleziuloj, kiuj ne aliĝis al la proponita kaj altrudita marksisma ideologio.

Tribunalaj verdiktoj[redakti | redakti fonton]

La policaj kaj juĝistaj esploroj dekomence stagnis: la mortigoj de ekleziuloj kaj laikoj, elstaruloj de partioj membriĝintaj en la partizana komitato, altiris publikajn atenton kaj reagojn nur kiam la demokratiaj registaroj povis ekregi ne plu bezonante la parlamentan subtenon de la komunista partio: estiĝis forta reago, kiu iom post iom sukcesis bloki la ĉenon de mortigoj (ĉirkaŭ la jaro 1949) kaj samtempe kreskis ankaŭ la iniciatoj por la trovo kaj procezigo de la kulpuloj kaj de iliaj politikaj inspirantoj.

Cenzurado de la informoj[redakti | redakti fonton]

Printempe de 1990 iuj parencoj de la viktimoj lanĉis alvokon, por peti almenaŭ scii, kie estis enterigitaj iliaj karuloj, kun la celo doni al ili pli dignan entombigon. Kelkajn monatojn poste, la 29-an de aŭgusto, estro de la tiam nun ne plu komunista partio, eksa-partizano kaj eksa-deputito Otello Montanari respondis per artikolo sur ĵurnalo Il resto del Carlino en kiu li pledis por la distingo inter “politikaj mortigoj” (tiuj faritaj pro la rolo de la mortigita persono) kaj "senjuĝprocesaj ekzekutoj" (sen distingaj mortigoj de politikaj kontraŭuloj) kaj li invitis ĉiujn, kiuj sciis ion pri la enterig-lokoj de la viktimoj, doni informojn. Post ĉi tiu alvoko, Montanari travivis gravajn malfacilaĵojn ene de sia partio[6]. Li estis malmole kontestata.[7]. Ĉiuokaze, almenaŭ unu komunan enterigon de la viktimoj oni retrovis kaj sur ĝi oni starigis krucon. [8].

Katolikaj grupoj pledas nuntempe por la beatproklamo de tiuj martiroj, post la juna Rolando Rivi. (IL TIMONE, aprilo 2015, paĝoj 34-46).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Preskaŭ en ĉiuĉapitro de la verkoj cititaj en Bibliografio.
  2. Giorgio Pisanò e Paolo Pisanò, Il triangolo della morte (verko citita).
  3. Francesco Malgeri, La stagione del centrismo, Rubettino, 2002.
  4. Don Zeno: Il sovversivo di Dio (la renversemulo de Dio)
  5. Relae ili elportis punon dum nur ses jaroj pro ĝenerala amnestio.
  6. Nune la komunista partio ŝanĝis plurfoje nomon kaj fine kunfandiĝis kun demokrata, katolika precipe, alo, kun la nomo PD (Demokrata Partio).
  7. Triangolo della morte, i Ds chiariscano tutto (Corriere della Sera, 10 majo 2005).
  8. Avvenire, 7-a de januaro 2004

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giovanni Fantozzi, Vittime dell'odio: l'ordine pubblico a Modena dopo la liberazione, (1945-1946) Bologna, Europrom, 1990
  • Giorgio e Paolo Pisanò, Il Triangolo della Morte. La politica della strage in Emilia durante e dopo la guerra civile, Mursia, 1992.
  • Pier Mario Fasanotti; Valeria Gandus. (2000) “Armi e triangoli”, Mambo italiano 1945-1960. Tre lustri di fatti e misfatti. Marco Tropea Editore, p. 21–26. ISBN 88-438-0193-7.
  • Daniela Anna Simonazzi, "AZOR La Resistenza incompiuta di un comandante partigiano", Reggio nell'Emilia : Age, 2004
  • Roberto Beretta, Storia dei preti uccisi dai partigiani, Piemme, 2005
  • Guido Crainz, "L'ombra della guerra. Il 1945", Roma, Donzelli, 2007.
  • Massimo Storchi, "Uscire dalla guerra. Ordine pubblico e dibattito politico a Modena, 1945-1946", Milano, Franco Angeli, 1995.
  • Lodovico Ellena, Le pagine ritrovare della Resistenza, Tabula Fati, Chieti, 2007.
  • Onofri|no Nazario Sauro, Il triangolo rosso. La guerra di liberazione e la sconfitta del fascismo (1943-1947), 2007, SAPERE 2000 Edizioni Multimediali, Roma, isbn=978-88-7673-265-2.
  • Andrea Zambrano, Beato Rolando Maria Rivi, il martire bambino, imprimatur Editore, 2014.
  • Giorgio Pansa, La Guerra sporca dei partigiani e dei fascisti, Milano, Rizzoli, 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]