Trippstein
Trippstein estas konata belvidejo supre de Schwarzburg, Germanujo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Trippstein situas en alteco de 504 metroj sur argilardeza roko permesante ravan vidon de Schwarzburg. Ĝin vole malvole konstruigis la surloka industriisto Georg Heinrich Macheleid kiu tuj antaŭ la posta belvidejo estis konstruinta por si dometon; ĝin li transdonis poste al la princo.[1] Kvankam lia firmao troviĝis en Sitzendorf li loĝis ĉiam en Schwarzburg. Lin oni memoris per tablo muntita ĉe la kabaneto tiea.
La gravecon de tiu ĉi belvedero substrekis i.a. la historiisto Ludwig Friedrich Hesse en 1816.[2]
Jam en la fino de la 18-a jarcento la Schwarza-valo kaj implicite ankaŭ Trippstein modis kaj multaj elstaruloj gastis surloke, ekz. Johann Wolfgang von Goethe, Wilhelm von Humboldt, Arthur Schopenhauer. Kelkaj menciis Trippstein-on en leteroj aŭ rakontoj laŭdantege. Ankaŭ pentristoj kaj gravuristoj porĉiamigis ĝin, ekz. Thiele, Kämmerer kaj Martini.
En niaj tagoj ĝi troviĝas rekte ĉe la Heinrich-Cotta-naturlernpado kiu kondukas ĝis Bad Blankenburg.
Nomoj por Trippstein
[redakti | redakti fonton]En la ne tro fora vilaĝo Bechstedt troviĝas gastejo nomita Landgasthof und Pension Zum Trippstein. La fervojhaltejo unua post Rottenbach sur la Schwarzatal-fervojlinio en la direkto de Katzhütte nomiĝas Bechstedt-Trippstein.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wilhelm Slieda: Die Anfänge der Porzellanfabrikation auf dem Thüringerwalde, Jena 1902, S. 37: Außerdem errichtete er auf dem Trippstein ein Häuschen, dessen Fundament daselbst unmittelbar vor der Aussichtshütte noch heute sichtbar ist und in das er zeitweilig seinen Wohnsitz verlegte. Später überliess er dieses dem Fürsten und soll sich unten im Dorf an einer anderen Stelle ein neues Haus gebaut haben.
- ↑ Rudolstadt und Schwarzburg nebst ihren Umgebungen (=Taschenbuch der Geschichte und Topographie Thüringens, 1), Rudolstadt. Jen liaj vortoj: ... rechts über sich in schwindelnder Höhe des Felsens des Trippsteines, auf dem ohne Zweifel der auserlesenste Standort ist, von wo man die Reize der Umgebung Schwarzburgs auf einen Blick überschauen kann.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Prie sur la paĝoj sitzendorfaj Arkivigite je 2021-12-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Trippstein komparite kun aliaj ekskursoceloj
- Gastejo Zum Trippstein en Bechstedt Arkivigite je 2015-05-10 per la retarkivo Wayback Machine