Tropeolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
tropeolo

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dekotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Tropeolacoj Tropaeolaceae
Genro: Tropeolo Tropaeolum
Specio: T. minus
Tropaeolum minus kaj Tropaeolum majus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La tropeolo (Tropaeolum) estas la sola plantogenro en la familio tropeolacoj (Tropaeolaceae) en la ordo de la Brasikaloj (Brassicales). Estas grimpaj ĝis rampaj, sukoplenaj unu- aŭ dujaraj nelignaj plantoj.

Ili originas de Sudameriko kaj Mezameriko, tie plejofte el la montaroj de Meksiko ĝis meza Ĉilio kaj Argentino. Kiel ornamplantoj kelkaj (proksimume ok) el ĝiaj specioj hodiaŭ en la modera klimatozono tutmonde estas disvastigitaj.

En tiu neotropisa genro ekzistas 90 da specioj. Unu specio (Tropaeolum tuberosum) estas kultivata kiel nutraĵplanto. La ornamplanto (Tropaeolum majus L.) estas uzata ankaŭ kurace, ĉar ĝia bencila sinapoleo efikas kontraŭbakterie.

Sistematiko

(elekto)[1]:

Fontoj

Detalfontoj

Bibliografio

  • angle Liu Quanru & Lihua Zhou : Flora of China, Volumo 11, paĝo 33: rete.
  • germane D. Frohne, U. Jensen 1985 : Systematik des Pflanzenreichs, 3. Aufl., 355 S., G. Fischer, Stuttgart-New York 1985.
  • germane V. H. Heywood 1978 : Blütenpflanzen der Welt, Birkhäuser, Basel-Boston-Stuttgart, 336 pp.

Eksteraj ligiloj