Tudelilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tudelilla
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26512
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 356  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 2° 7′ U (mapo)42.299444444444-2.1161111111111Koordinatoj: 42° 18′ N, 2° 7′ U (mapo) [+]
Alto 548 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tudelilla (Provinco Rioĥo)
Tudelilla (Provinco Rioĥo)
DEC
Tudelilla
Tudelilla
Situo de Tudelilla
Tudelilla (Hispanio)
Tudelilla (Hispanio)
DEC
Tudelilla
Tudelilla
Situo de Tudelilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tudelilla [+]
vdr

Tudelilla [tudeLIlja] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordorienta Komarko de Calahorra, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Tudelilla estas etimologie komprenebla kiel diminutivo de Tudela.

La municipa teritorio de Tudelilla, en la nordoriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la orografio de la Komarko de Calahorra. Norde la rivero Ebro kaj ĉefaj komunikvojoj.

Tudelilla estas sur la valo de la rivero Ebro, norde de la komarko, sur fruktodona agrikultura valareo, kio ebligis historie prosperan legoman produktadon. Tudelilla havas apartan komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-381, kiu komunikas norde kun la nacia ŝoseo N-232 inter Ausejo nordokcidente kaj El Villar de Arnedo oriente kaj sude kun Arnedo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis restaĵoj de prahistorio kaj de romia epoko. Fondita en la Mezepoko fare de kolonoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same ĉe Tudelilla, kie oni malaltiĝis el 1 431 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 334.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (vitejoj, migdalarboj, olivarboj kaj fungoj). Ĉio estas sen irigacio spite la proksimecon de la rivero Ebro. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la aparta turo de la preĝejo, Jakoba Vojo, vitgardejoj ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]