Turbenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Turbenthal (stacidomo).
Turbenthal
Blazono de Turbenthal
Reformita preĝejo de Turbenthal
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 26′ 19″ N 8° 50′ 40″ O / 47.43861 °N, 8.84444 °O / 47.43861; 8.84444 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 19″ N 8° 50′ 40″ O / 47.43861 °N, 8.84444 °O / 47.43861; 8.84444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4050
Areo 25,07 km²
Alteco 554 m super marnivelo
Poŝtkodo 8488
Komunumkodo 0228
Mapo de Turbenthal
vdr

Turbenthal estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4050 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Turbenthal situas en la Tössvalo en la Zurika Oberlando. La komunumo kun 25,07 km² estas laŭteritorie unu el la plej grandaj zurikaj komunumoj. Al ĝi apartenas entute 10 vilaĝoj, nome Hutzikon, Landenberg (kie troviĝas la Ruino Breitenlandenberg, Neubrunn, Oberhofen, Ramsberg, Schmidrüti, Seelmatten, Steinenbach, Tablat kaj Turbenthal.

En oriento sur la limo kun la turgovia komunumo Bichelsee-Balterswil situas la lageto Bichelsee.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Turbenthal troviĝas ĉe la trajnlino de la iama Tössval-Fervojo, kiu nuntempe apartenas al la Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj sur kiu linio nuntempe cirkulas la regiona trajnlinio S26 de la Zurika Trafik-Unio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur monteto supre de la vilaĝo situas la Burgruino Schauenberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio de la komunumo datiĝas el dokumento de la Monaĥejo Sankt-Galo el la jaro 825 post Kristo sub la nomo Turbatuntale.

Ĝis la mezo de la 15-a jarcento Turbenthal estis posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo kaj poste Habsburgoj kaj fariĝis en la jaro 1452 per la vendo posedaĵo de la urbo Zuriko.

En la jaro 1930 la dek municipoj Hutzikon, Landenberg, Neubrunn, Oberhofen, Ramsberg, Schmidrüti, Seelmatten, Steinenbach, Tablat kaj Turbenthal estis kunigitaj al la hodiaŭa politika komunumo Turbenthal.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]