Ellikon ĉe Turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ellikon ĉe Turo
Blazono de Ellikon ĉe Turo
Rigardo al la preĝejo
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47°33′52″N 8°49′23″O  /  47.56444°N, 8.82306°O / 47.56444; 8.82306 (Ellikon ĉe Turo)Koordinatoj: 47°33′52″N 8°49′23″O  /  47.56444°N, 8.82306°O / 47.56444; 8.82306 (Ellikon ĉe Turo)
Nombro de enloĝantoj 837
Areo 4,92 km²
Alteco 390 m super marnivelo
Poŝtkodo 8548
Komunumkodo 0218
Mapo de Ellikon ĉe Turo
v  d  r
Information icon.svg

Ellikon ĉe Turo (germane: Ellikon an der Thur) estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 837 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝa puto

Ellikon situas en la Turebenaĵo 10 km nordoriente de la urbo Vinterturo en la Zurika Vinlando, ĉe la limo de la Kantono Turgovio.

De la 4.92 km² de la komunua areo 69,7% servas por agrikulturo, 19.5% estas kovritaj de arbaro, 4.3% servas al trafiko, 5,9% al setlejoj kaj 0.4% estas akvejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ellikon ĉe Turo limas en nordo al Uesslingen-Buch (Kantono Turgovio), en oriento al Frauenfeld (Kantono Turgovio), en sudoriento al Gachnang (Kantono Turgovio), en sudo al Bertschikon, en sudokcidento al Wiesendangen, en okcidento al Rickenbach, kaj en norokcidento al Altikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ellikon ĉe Turo estas konektita per la poŝtaŭtobuslinio 615 al la stacidomo de Rickenbach-Attikon kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Ellikon ĉe Turo

La unua dokumenta mencio de Ellikon datiĝas el la jaro 880 kiam la komunumo estis donacita la Monaĥejo Reichenau. En la 12-a jarcento Ellikon falis sub la regado de la Grafoj de Kiburgo kaj post ties formorto de iliaj heredantoj la Habsburgoj.

Kun la vendo de la Grafejo Kiburgo al la urbo Zuriko en la jaro 1452 Ellikon fariĝis zurika. Kvankam la Kantono Turgovio ankoraŭ plurfoje reklamis la teritorion de Ellikon por si, la komunumo restis parto de la Kantono Zuriko ĝis hodiaŭ.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]