Dinhard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dinhard (stacidomo).
Dinhard
Blazono de Dinhard
Kirch-Dinhard vidita ek de Rietmüli
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 33′ 28″ N 8° 46′ 1″ O / 47.55778 °N, 8.76694 °O / 47.55778; 8.76694 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 28″ N 8° 46′ 1″ O / 47.55778 °N, 8.76694 °O / 47.55778; 8.76694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1382
Areo 7,15 km²
Alteco 434 m super marnivelo
Poŝtkodo 8474
Komunumkodo 0216
Mapo de Dinhard
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Dinhard estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1382 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Dinhard

Dinhard situas en la Zurika Vinlando. Norde la komunumo limas al Thalheim ĉe Turo en la distrikto Andelfingen kaj al Altikon. Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la Ziegellageto kaj meze en naturrezervejoj la Gurilago kiuj estas belaj biotopoj.

Al la komunumo apartenas la municipoj Eschlikon, Welsikon, Vorder-Grüt, Ausser-Dinhard kaj Kirch-Dinhard.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Sude la komunumo limas al la urbo Vinterturo, oriente al Rickenbach kaj okcidente al Dägerlen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Welsikon de la komunumo Dinhard situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Stein ĉe Rejno, kiu estas servita de la regiona trajnlinio S29 de la Zurika Trafik-Unio. La veturado al Vinterturo daŭras 15 minutojn. La ceteraj komunumpartoj atingeblas per poŝtaŭtolinio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tombmonteto ĉe la Riedmuelejo oni trovis en la jaro 1943 urnon el la Hallstatt-epoko. Temas pri la plej frua pruvo de homa setlado en Dinhard. La unua skriba mencio de Dinhard datiĝas el la jaro 1275.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]