Turingia Belvedero
Turingia Belvedero (germane: Thüringer Warte) estas 26,5 metrojn alta belvideja turo sur la monto Ratzenberg (678 m) proksime de la kvartalo Lauenstein de la urbo Ludwigsstadt (Germanujo).
Situo kaj spektado
[redakti | redakti fonton]Ĝi situas en distanco de nur 200 metroj de la subŝtata landlimo inter Bavario kaj Turingio; inter 1945 kaj 1990 temis pri limo inter komunisma GDR kaj la libera parto de Germanujo.
La sekvaj montoj kaj komunumoj bone videblas disde ĉi turo:
- montoj kaj lagoj: Kirchberg (785 m) apud Oberweißbach kun Fröbel-turo; Hoenkuppe (720 m) apud Lichtenhain (Gräfenthal); Rauhhügel (802 m) kun Lepsika Turo; Hohenwarte-baraĵlago; Wetzstein kun rekonstruita turo de Praděd.
- komunumoj kaj konstruaĵoj: Gräfenthal; Ludwigsstadt; kastelo Leuchtenburg; Neuhaus am Rennweg; Probstzella; Reichmannsdorf/ Schmiedefeld/ Hoheneiche/ Kleingeschwenda (ĉiuj komunumoj de Saalfeld), Saalfeld mem.
Historio
[redakti | redakti fonton]En julio 1962 la konsilio de la tiutempe ankoraŭ memstara vilaĝo Lauenstein[1] decidis starigi sur monteto Ratzensten belvederon, ankaŭ por vivigi turismon. Plano por turo prezentiĝis en oktobro 1962 kaj meto de la fundamenta ŝtono en aprilo 1964 (fare de Edgar Emmert, ĉefdistriktulo je Kronach). Firmao de la industripioniro Franz Itting konstruis la kvarangulan ŝtalaĵon pezantan pli ol 34 tunoj. Ingaŭro sukcesis en la 17.6.1963, la dekan tagon de la germana unueco. Festpreleganto estis federacia ministro Rainer Barzel.
En la kuro de la tempo la turo fariĝis allogilo por multaj personoj emaj spekti en Turingion, ankaŭ por forpelitaj eks-turingianoj. Vizitis la turo (kiu iel estu ankaŭ monumnento kontraŭ la divido de Germanlando) i.a. la federacia prezidento Heinrich Lübke (1964), Herbert Wehner (1965), vickanceliero Erich Mende kaj ministro Heinrich Windelen (1983).
Inter printempo 1993 kaj marto 1994 oni anstataŭigis la asbeston enhavantajn cementplatojn per lada fasado. Novaj restaŭradoj okazis en 2012 kiam la kaduka ligna planko de la supra platformo ŝanĝiĝis je lada/ŝtala.[2]
Teretaĝe estas vizitinda daŭra ekspozicio pri la iama landlimo inter la sovetie okupitaj germanaj teritioroj kaj la Federacia Respubliko Germanio.[3]
Bagatelaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ekzistis semajngazeto pri artoj, sciencoj kaj ekonomio de Turingio aperinte inter 1904 kaj 1909. Ĝi samtitolas, nome: Thüringer Warte : Monatsschrift für die geistigen, künstlerischen und wirtschaftlichen Interessen Thüringens. Eldonis ĝi la kavalir-amikaro de Elgersburg.[4]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- prituraj informoj sur municipa paĝaro
- Der Aussichtsturm „Thüringer Warte“ (PDF)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ historio de Lauenstein. Arkivita el la originalo je 2018-09-16. Alirita 2024-10-27.
- ↑ Karlheinz Hofmann: "Besucher stehen jetzt auf festem Boden" - ĉe: inFranken.de, 25.5.2012
- ↑ "Ausstellung zur Grenzgeschichte" - ĉe: br-online.de, 23.6.2009
- ↑ gazettitoloj