Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj
vdr

Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TADEN) estas asocio fondita en 1995 kiu agadas kontraŭ konsumado de tabako kaj por konsciigi pri nefumismo kaj protekti sanstaton de homoj, ĉefe pere de sia oficiala bulteno Puraj Pulmoj kaj tra agado pere de sociaj retoj.[1] Tiukadre la asocio aliĝas al la konstantaj avertoj fare de sciencistoj kaj sanaŭtoritatoj, aparte de Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), pri la nepra neceso redukti la konsumon de tabako, apartigi junularon el tia kutimo, kaj konsciigi pri la danĝeron kiun okazigas tia drogo. Tiucele precize oni eldonis gazetarnotojn profite de la Monda Tago sen Tabako, nome la 31-an de majo ĉiujare.[1]

En Esperanto, inter aliaj iniciatoj, kaj TADEN kaj UEA proponas la legadon de La Fumado, de Prof. R. Molimard.[2] Aliflanke la asocio alvokas aliajn esperantlingvajn organizojn, kiel Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) partopreni en tiucela agado, same kiel aliajn grupojn, kiuj eldonas revuojn kaj aliajn informilojn en Esperanto.[1]

Aparta agadkampo de la asocio celas la partoprenadon en la Universalaj Kongresoj de Esperanto.[3] Unu al aktivuloj de tia agadkampo estas Rob Moerbeek.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Mesaĝo de TADEN kaj UEA okaze de la Monda Tago sen Tabako, 31 majo 2020 Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 881 (2020-05-31) Alirita la 7an de Junio 2023.
  2. Robert Molimard, La Fumado, Fontenay-sous-Bois, 2007, SIDES, ISBN = 9782868611406 230 paĝoj.
  3. Rob Moerbeek Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj TADEN 2an de julio, 2019; alirita la 7an de Junio 2023. Ĉe uea.facila.org