Uĝato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amuleto kun uĝato (Muzeo de Louvre).

En la antikva Egiptio, la UĝatoUĝata Okulo (irt wḏȝ: savita okuloprotektata okulo) estas protektiva simbolo, kiu bildigas la okulon de la dio Horuso:

Hieroglifa skribo
wU28AtD10

La egiptologoj rigardas ĝin kiel miksaĵo de homa okulo kun okulo de falko: ĝi kombinas detalojn de homa okulo kun la makuloj videblaj sub la falka okulo.

La mito[redakti | redakti fonton]

Horuso ekbatalis kontraŭ Seto por venĝi la murdon de sia patro Oziriso. Dum la lukto, li perdis sian maldekstran okulon, elŝirinte de Seto, kiu distranĉis ĝin en ses erojn, antaŭ ĵetis ilin en la Nilon. Per fiŝreto, Toto reprenis la erojn, krom unu, kiun li rekreis magie.

La Uĝato havis magian funkcion ligita al la resaniĝo, profilaktiko, kompleteco kaj vido de la "nevidebla". Ĝi estas bildita sur la sarkofagoj, sur amuletoj kaj brustojuveloj. La mumiigistoj metis Uĝaton sur la tranĉojn, kiujn ili faris ĉe la korpo de la mortinto, por simbole fermi ilin.

La Uĝato estis desegnita sur la pruon de ŝipoj, por, oni opiniis, fari ke la ŝipo vidu kaj evitu la marajn danĝerojn. Tiu tradicio estas ankoraŭ viva en Mediteraneo, kaj ĉefe en Malto.

Ŝipoj kun okulo ĉe la pruo (alklaku por grandigi).

Matematiko[redakti | redakti fonton]

La frakciaj valoroj de ĉiuj parto de Uĝato

Laŭ notacioj trovataj en la papiruso de Rhind, ĉiu el la partoj de la horusa okulo simbolis frakcion, (kiel indikata sur la ĉi-apuda bildo)

La tutaĵo de la okulo valoris 1/2 + 1/4 + 1/8 + 1/16 + 1/32 + 1/64 = 63/64 (la mankanta frakcio estis eble magie aldonita far de Toto).

Tiu frakcioj utilis por noti la mezurojn de heqat (ĉ. 4,785 litroj), mezurunuo por grenoj.

Tamen tiu hipotezo estas kontraŭdiskutata.

Aliaj okulaj simboloj[redakti | redakti fonton]

la okuloj de Budho, templo de Katmanduo

Iuj vidas la Okulo de Horuso kiel origino de diversaj simboloj, kiel la Providenca okulo, framasonaj simboloj, la okulo de la granda Sigelo de Usono aŭ budhismaj simboloj.

Okulo estas sufiĉe grava aĵo, por esti ofte multloke uzata kiel simbolo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]